Verko: Vizaĝo de Moseo

Skulptaĵkopio

Vizaĝo de Moseo (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
80 cm-ojn alto; detalo de la kapo
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Renesanca
Vojaĝanta
Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.

Originala

Aŭtoro
Michelangelo Buonarroti
Dato
1513 - 1515 kaj 1542
Periodo
Renesanco
Dimensioj
235 cm-ojn alto
Materialo
marmoro
Situo
Romo, San Pietro in Vincoli

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Michelangelo elfaris el marmoro Moseon, kio ne havas egalaĵon nek en la verkoj modernaj nek en la antikvaj. La haroj, tiel malfacile figureblaj en skulptaĵoj, estas tiel suplaj kaj molaj ke ŝajnas kvazaŭ la fera ĉizilo transformiĝis en penikon. La belega vizaĝo, kiel tiu de sanktulo tiel brila kaj luma, kaj la artisto prezentis en marmoro la diecon, per kiu Dio sanktigis tiun vizaĝon”, Giorgio Vasari.

En Romo, en la baziliko San Pietro in Vincoli oni gardas unu el la plej konataj skulptaj kreaĵoj de Miĉelangelo Buonarroti: la Moseon. Alta 235 cm, ĝi apartenas al la monumenta kunaĵo dediĉita al la tombo de papo Julio II.

Muzeo Homero, krom kopio de la tuta statuo, posedas ankaŭ kopion de la vizaĝo de la Moseo: realdimensia muldaĵo el alabastrogipso alta 80 cm.
La trajtoj estas tiuj de maljunulo, sed kun fortvola vizaĝo. La hararo estas krispa, densa kaj kunigite kun la barbo formas longajn tufojn. La frunto estas sulkigita kaj elstara.
Laŭ Freŭdo en la esprimo de la vizaĝo de Moseo kunestas kolero, malŝato kaj doloro.
Kolero estas en la brovoj torditaj kaj minacaj, malŝato estas en la elstara malsupra lipo kun la buŝanguloj turnitaj malsupren, kaj doloro loĝas en la rigardo intensa kaj severa.
Ŝajne la kolero de la patriarko pro la popolo feste dancanta kaj adoranta la oran bovidon estas retenata kaj regata. Moseo ne rigardas nin, ne krucas sian rigardon kun la vizitantoj, necesas serĉi ĝin, ĉirkaŭpaŝi lin por povi renkonti liajn grandajn okulojn.

La kornoj sur la kapo ŝuldiĝas al eraro en la traduko, el la hebrea lingvo al la latina, de la biblia Eliro, kie oni rakontas ke Moseo, malsuprenvenante de la monto sinaj, havis lumplenan vizaĝon. La vorton qaran (radianta) oni verŝajne mislegis qeren (korno) kaj tiel oni tradukis, kaj tio klarigas la ĉeeston de la kornoj, tipaj de la ikonografio de Moseo, kiuj igas lin eĉ pli terura.