Verko: Venuso el Grotticella

Skulptaĵkopio

Venuso el Grotticella (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
135 cm-ojn alta, 36 cm-ojn larĝa
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Ankono

Originala

Aŭtoro
Giambologna (Jean de Boulogne)
Dato
1575
Periodo
Manierismo
Dimensioj
135 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Florenco, Giardino di BoboliSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero

Description

“Giambololgna estis, post Mikelanĝelo, la plej granda skulptisto de sia jarcento, kaj ankaŭ liaj verkoj estis skulptitaj aŭ fanditaj el bronzo en Florenco kaj por Florenco; la etaj bronzaĵoj realigitaj de lia ateliero faris el lia stilo universalan idiomon”, John Pope-Hennessy.

Ĉirkaŭ 1575 Giambologna skulptis marmoran Venuson altan proksimume 135 cm, laŭ komisio de Mediĉoj por la Ĝardeno de Boboli en Florenco. Kopio el realdimenzia muldaĵo troviĝas ĉe Muzeo Homero, lokita apud la kopio de la Itala Venuso kaj de la Melosa Venuso.

La diino staras apogante sin sur la dekstra kruro etendita, dum la maldekstra piedo apogiĝas sur kvarangula bazo, sur kiu staras ankaŭ vazo parte kovrita per drapo. La dekstra brako estas fleksita por kovri buston kaj bruston turnitajn al la rigardanto.
Kun la korpo en tia pozicio, la ŝultro estas nenature tordita; la maldekstra brako estas etendita laŭ la flanko, kun la mano sur la drapo, kie Venuso malŝarĝas parton de la pezo. La kapo estas klinita malsupren kaj al la maldekstra ŝultro, en movo emfazanta la sinuecon de la figuro. La trajtoj de la diino estas regulaj kaj delikataj, la hararo kombita en rafinita aranĝo.

Giambologna sukcesas doni al la statuo senton de moviĝo kaj de malcerta ekvilibro ĝuste per la tordiĝo de kolo kaj ŝultroj. La Venuson oni povas observi de kiu ajn vidpunkto pro la korpotordiĝo nenatura, sed konforma al la manierisma stilo, kie eleganteco kaj konplekseco de la teniĝoj de la figuroj kompensis ofte la mankon de enhavo. Mitologiaj kaj historiaj objektoj estis ofte simpla preteksto por serĉado de kompleksaj kaj virtuozismaj formoj.

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.