Verko: Venuso de’ Medici

Skulptaĵkopio

Venere De’ Medici (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
153 cm-ojn alta
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia
Vojaĝanta
Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.

Originala

Aŭtoro
Clemeone figlio di Apollodoro
Dato
2-a - 1-a jarcento antaŭ Kristo
Periodo
Romia arto
Dimensioj
153 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Florenco, Galleria degli UffiziSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Unu el la plej puraj kaj altaj enkarniĝoj de virino iam ajn konceptitaj”, John Ruskin.

La Mediĉa Venuso estas unu el tiuj antikvaj verkoj iĝintaj parto de la kultura imagaro de Okcidento, prenita kiel modelo de ĉiutempaj artistoj. Nun konservata en la Tribuno de Galerio de Uffizi en Florenco, la marmora skulptaĵo, datebla ĉirkaŭ la fino de dua kaj komenco de unua jarcento a.K., estis realigita de Kleomenes filo de Apolodoro, kiel estas  skribite sur la bazo.

La diino frontas nin en siaj realaj dimensioj (alta 153 cm), en siaj harmoniaj formoj kaj en sia nudeco. Ŝi estas bildigita eniranta en akvon aŭ eliranta el ĝi kaj iom kliniĝanta antaŭen por honteme sin kovri, ĉar ŝi ekkonsciis ke iu observas ŝin. Per la maldekstra mano kaj per la fleksita kaj iom internen turnita dekstra kruro ŝi klopodas kovri la pubon; per la dekstra mano ŝi provas sensukcese kaŝi la mamojn. La kapo estas turnita maldekstren, la hararo iom onda kuntenata ĉe la nuko, la vizaĝo havas klasikajn trajtojn kaj buŝon duonfermitan pro la surprizo esti observata. La pezon de la korpo subtenas la maldekstra kruro kaj apogilo en formo de delfeno rajdata de du amknabetoj.

Voluptoveka kaj pudora en sia delikata kaj gracia sinteno, ĝi montras fortan stilan proksimecon al la fama Knida venuso, ĉefverko de Praksitelo, kaj precipe al la Kapitola Venuso. Malgraŭ ioma atento al la prezento de naturaj elementoj, la korpo estas ankoraŭ rimarkinde idealigita, kio plifortigas la hipotezon, ke temas pri kopio de pli antikva originalo. Tamen la malatento al spirita valoro, kiun en antikveco artistoj celadis en figuroj de la diino, povus validigi la hipotezon, ke temas pri originala verko nur inspiriĝinta al verkoj pli antikvaj.

La historio pri Venuso kaj Kolektismo

Retrovita en la Termoj de Trajano, la verko estis eble en la Adriana Vilao en Tivoli. En la deksesa jarcento ĝi estis aĉetita de Alfonso d’Este kaj poste transdonita al kardinalo  Ferdinando De’ Medici. Napoleono estis impresita de la skulptaĵo kiu, dum la konkero de Italujo, estis inter la unuaj verkoj forŝtelitaj kaj transportitaj al Parizo (1803), sed poste redonita dum la Restaŭrado (1815).