Verko: Trono Ludovisi

Skulptaĵkopio

Trono Ludovisi (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
104 cm alta, 144 cm larĝa
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Dato
460 - 450 antaŭ Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
104 cm alta, 144 cm larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Romo, Nacia Muzeo Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

Trono Ludovisi estas marmora reliefo konsistanta el tri platoj longaj proksimume 3 metrojn kaj altaj 1 metron.

Muzeo Homero posedas kopion de la originalo troviĝanta ĉe Nacia Roma Muzeo, realigita inter 470 kaj 450 a.K., do en plena periodo de severa stilo. La trono estis trovita en 1887 en Romo, ĉe la antikvaj Horti de Sallustio, kaj devenas de la samnoma kolekto.

En la centra parto estas fronte prezentita virina busto kun malpeza vestaĵo kovranta de umbiliko ĝis kolo kaj diveniganta ĉiujn korpajn formojn. Pubon kovras pli dika vualo tenata de du profile skulptitaj knabinoj (kies kapoj perdiĝis), unu dekstre, la alia maldekstre. La virino en la mezo havas levitajn brakojn por teniĝi ĉe la junulinoj levantaj ŝin el akvo. La vizaĝo estas levita supren kaj turnita dekstren. Interpreto povas esti la naskiĝo de Venuso el la maro helpate de du servistinoj, aŭ prezento de inica rito ligita al kulto de Persefono. La flankaj platoj, simetriaj, figuras verŝajne du alegoriojn: maldekstre virino kun la sola kapo kovrita sidas kun krucitaj kruroj sur kuseno ludante aulos (la duoblan helenan fluton); dekstre preskaŭ identa figuro, sed tute kovrita per ĥitono, kiu ŝajne ŝutas grajnojn en incensujon. La du estas samaranĝe prezentataj: ili estas fermitaj en identaj trapezoformaj kadroj kaj sidas sur kusenoj cedantaj sub ilia pezo; ankaŭ la kapoj estas egale klinitaj malsupren.

Temas pri verko de granda skulptarta valoro, en klara atika stilo: la modlado de reliefoj montras ekstreman atenton al la efekto de travideblo rimarkebla ĉe la vesto de la centra virina figuro kiu, trempite en akvo, algluiĝas al la korpo, ĉe la delikata pritraktado de la hararo kaj de la proporcioj de ĉiuj figuroj konsistigantaj la verkon. La rigora kvazaŭgeometria simetrio de tipe dorika gusto kuniĝas kun la rafinita atentemo por naturalismo tipa de la jonika gusto.

Oni ne certas pri la origino de la verko, nek pri ĝia funkcio. Temis eble pri trono, pri altaro aŭ pri ĉirkaŭbarilo por ritaj oferoj. Kelkaj esploristoj, pro stilaj konsideroj, supozras ĝin origina el la sanktejo de Afrodito en Lokri Epizefiri (orienta marbordo de Kalabrio).