Verko: Sentitula (numero 5)

Originala skulptaĵo

Sentitula (numero 5)

Originala

Aŭtoro
Roberto Papini
Dato
1990-2011
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
62,5 cm-ojn alta, 53 cm-ojn larĝa
Materialo
ligno, metalo, plasto
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Eniri la atelieron kie la pentristo verkas jam pli ol 50 jarojn estas kvazaŭ mergiĝi en senhaltan vidfluon,
karuselon de formoj, materialoj kaj koloroj, lokon de rigardo, kie ĉiu bildo resendas kaj postulas
la ĉirkaŭajn, kiuj al ĝi respondas, ĝin stimulas kaj klarigas.”, Marilena Pasquali zorgantino de la ekspozicio “Roberto Papini, Verkoj 1952 – 2011”.

Roberto Papini (Ankono, 1921 – 2019), en la Okdekaj jaroj realigas serion de palptabuloj, al kiuj li donas neniun titolon.
Inter tiuj estas la verko poste titolita Sentitola n-ro 5 konservata ĉe Muzeo Homero.

Temas pri ne tre granda tabulo larĝa 53 cm kaj alta 62,5 cm; interne diversaj recikligitaj materialoj konsistigas veran materialpentraĵon. De supre malsupren eblas sekvi per okuloj kaj per manoj la desegnojn realigitajn per ligno, metalo kaj plasto.

Ligno, krom pentrotabulo, estas ankaŭ subtenilo de la diversaj elementoj alternantaj horizontale.
Temas pri ripetitaj eroj: la unuan vicon formas verdaj plastfadenoj ligitaj al metalaj najloj en horizontala sinsekvo de proksimume unucentimetraj romboj; tuj sube troviĝas metalaj ringoj kun diametro proksimume unucentimetra, tiuj uzataj por kurtenoj, kun interne plasta butono.
La tuta tabulo entenas sinsekvon de tiuj eroj, kiuj kune realigas pentraĵon palpe interesan.