Verko: Sentitola (numero 8)

Originala skulptaĵo

Untitled (number 8)

Originala

Aŭtoro
Roberto Papini
Dato
1990-2011
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
70 cm-ojn alta, 31,5 cm-ojn larĝa
Materialo
ligno, metalo, plasto
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Al mi plaĉas la ĝojo humila, nuancita je melankolio, kiu kantas en preskaŭ ĉiuj verkoj de Roberto Papini”, Franco Albonetti.

Havas ortangulan formon la verko Sentitola numero 8 realigita de Roberto Papini (Ankono, 1921 – 2019) verŝajne inter 1990 kaj 2011.
Tiu verko, alta 70 cm kaj larĝa 31,5 cm, konservata ĉe Muzeo Homero, estas palpbildo el la serio “Ritmoj el objektoj”, kategorio en kiun Marilena Pasquali, zorgantino de la ekspozicio ”Roberto Papini, Verkoj 1952 – 2011” enmetis la palptabulojn realigitajn de la artisto inter 1990 kaj 2011.

La tabulo estas palpbildo realigita sur bazo kaj kadro lignaj, nigre pentritaj.
Ĝin ni povas dividi en duonojn, supran kaj malsupran. En la supran Papini lokigas plastan rondan ciferplaton de pesilo sur kiu legiĝas nombroj de 0 ĝis 600 gramoj. Meze de ĝi ruĝa cirklo trastrekita de intersekcaj linioj formantaj rombojn, kaj, en la centro, plasta perlamota disko. Ĉirkaŭe dratpunto ŝajne kroĉete farita kaj memoriganta pri sonĝokaptilo. En la malsupra duono ritma sinsekvo, regula kaj konstanta, de najloj, dratoj, bidoj kaj feraĵoj.
Ĉe la bidoj, po ses en ĉiu el la tri linioj, la tabulo estas pentrita per ruĝo, koloro simbolanta koron pulsantan kaj vivigantan ĉi tiun verkon, kie sendube videblas strebado al ritmo, al regula pulsado.

Sur tiu tabulo fingroj glitas plaĉe kaj scivole tra la materialoj, provante sekvi animan muzikon kiun Papini kapablas aŭdigi al ni per siaj verkoj.

En sia longa kariero Papini ricevis plurajn premiojn, inter kiuj la “Ora genisto de Konero”, jara estimesprimo rezervita al italaj kaj alilandaj artistoj, kaj en 2017 la urbo Ankono agnoskis la valoron de lia arto, honorante lin per atestilo de civitana merito.