Verko: Sentitola (numero 7)

Originala skulptaĵo

Kunmetaĵo numero 7

Originala

Aŭtoro
Roberto Papini
Dato
1990-2011
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
71 cm-ojn alta, 31,5 cm-ojn larĝa
Materialo
ligno, metalo, speguloj
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Tio, kio iom – ho ne, ne iom sed multe – inspiris min estis muziko.
Klasika muziko, vidante muzikaĵojn skribitajn per notoj, liniaroj, inspiris min fari tiujn tabulojn,
tiujn signojn entenantajn ĉi tiun simfonion…”, Roberto Papini.

Tiu verko de Roberto Papini, artisto el Ankono malaperinta en 2019, estas la numero 7 el tiuj sen titolo. Temas pri tre interesa tabulo farita en la Okdekaj jaroj kaj konservata ĉe Muzeo Homero.

En formo de ortangulo alta 71 cm kaj larĝa 31,5, ĝi montriĝas kun nuancoj de grizo, arĝento kaj nigro. Malsame de la ceteraj, la jena ne estas difinebla nur kiel palpbildo, sed prefere kiel sona palptabulo.
Roberto Papini utiligas reciklomaterialojn kiel speguloj, metaloj kaj lignoj, sed sonan efikon la artisto substrekis, reuzante por tiu tabulo la lignan sonkeston de gitaro, ties metalajn kordojn kaj mekanismojn, t.e. la dentradaj iloj per kiuj oni agordas la instrumenton pli aŭ malpli streĉante la kordojn.

Pinĉite, tiuj kordoj eligas la tipan sonon de gitaro. Palpante la verkon de supre malsupren oni perceptas ses mekanismojn ĉirkaŭ kiuj estas fiksitaj ses metalaj kordoj perfekte streĉitaj ĝis kie, helpe de najloj, ili estas revolvitaj, implikitaj, kunplektitaj, kvazaŭ imitante perfektan brodaĵon kontrastan al la antaŭe perceptita reguleco.
La fonon de tiu geometria sinsekvo de kordoj formas ligna tabulo supre prilaborita per vico de sep plenaj rondoj, ripetiĝanta, kaj pli sube per du vicoj de sep malplenaj cirkloj.

Malsuprenirante per la okuloj kaj la manoj, la tabulo akiras malsaman valoron: ĝi ŝajnas prilaborita per pinta ilo, sen regula ritmo. Oni ricevas la senton kvazaŭ oni legus liniaron, kie ĉio okupas lokon pro preciza kialo, kiel preskribas muziko.
La pasio por tiu arto egalis la pasion por pentrarto kaj skulptarto, tiom ke la blanknigra kato de Papini, lia fidela hejma kunulo, havis la nomon Caruso.

Papini travivis la mondan militon ĉe la fronto, kaj inter la multaj ricevitaj instruoj estis tiuj de respekto por aliuloj kaj nenia malŝparemo, kaj pro tio, en la tempo, li ĉiam elektis kaj konservis plej diversajn objektojn destinitajn por la plimulto nur al rubujo.