Verko: Sentitola (numero 6)

Originala skulptaĵo

Kunmetaĵo numero 6

Originala

Aŭtoro
Roberto Papini
Dato
1990-2011
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
48 cm-ojn alta, 37,5 cm-ojn larĝa;
Materialo
ligno, metalo, speguloj
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Aperas evidentaj la alternativa kreemo, la konstanta ironio, la fantazio kaj la inteligenta ludemo,
tiel majstre esprimitaj de Papini en tiuj siaj verkoj…” Massimo di Matteo zorganto de la ekspozicio Roberto Papini – Metamorfozo de forĵetaĵo – recikligo de arto.

Sentiitola numero 6 de Roberto Papini (Ankono, 1921 – 2019) estas verko realigita sur ortangula tabulo larĝa 37,5 cm kaj alta 48 cm, konservata ĉe Muzeo Homero.

Tiu verko estas palpbildo el la serio “Ritmoj el objektoj”, kategorio en kiun Marilena Pasquali, zorgantino de la ekspozicio ”Roberto Papini, Verkoj 1952 – 2011” enmetis la palptabulojn realigitajn de la artisto inter 1990 kaj 2011. La palpbildo posedas duoblan eburkoloran kadron kaj korkan panelon kiel bazon por la kunmetaĵo.

Tie Papini majstre kunmetis diversajn reuzeblajn materialojn kiel ligno, metalo, etaj vitropecoj blanke pentritaj kaj la mekanikaĵojn de gitaroj, t.e. la dentradaj iloj per kiuj oni agordas la instrumenton pli/malpli streĉante la kordojn.
Ĉiu enmetita materialo kreas ritmon gajan kaj dinamikan. Ĉiun horizontalan dekoracion formas diversaj objektoj; ekde la supro de la tabulo ni trovas vicon el etaj kvadrataj vitropecoj, poste en la suba linio sekvas kronŝtopiloj evidente uzitaj kaj dense vicigitaj kaj pli sube korkotiriloj alternantaj kun arĝentkoloraj bidoj.

Tiuj tri vicoj ripetiĝas sinsekve ĝis la malsupro de la tabulo, kreante senton plaĉan kaj familiaran por vidpovo kiel por palpsento. La manoj scivole glitas sur la palptabulo, kiun oni povas legi de supre malsupren aŭ de dekstre maldekstren kaj inverse.
En la menso kaj inter la manoj de Papini forĵetaĵoj reviviĝas kaj kapablas vibrigi la animon de tiuj, kiuj vidas kaj tuŝas tiujn reciklo-objektojn.

Papini plene mastras artajn teknikojn kaj materialojn ĉar li restaŭris klasikajn verkojn.