Verko: Sankta Kripo, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola

Skulptaĵkopio

Sankta Kripo, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola

Kopii

Dimensioj
40,5 cm-ojn alta, 30,5 cm-ojn larĝa
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Deponejo

Originala

Aŭtoro
Wiligelmo
Dato
1002 - 1032
Periodo
Romaniko
Dimensioj
40,5 cm-ojn alta, 30,5 cm-ojn larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Nonantola, el la abateja pordegoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Ŝi lin ĉirkaŭvolvis per vindoj kaj kuŝigis por dormo en la kripon de stalo, ĉar alian lokon ili ne trovis”, Luko 2:7.

Ĉirkaŭ la jaro 1117 Wiligelmo kaj liaj lernantoj laboris ĉe la portalo de la abatejo de Nonantola, realigante la luneton kaj verŝajne la du seriojn de bildplatoj ornamantaj la pordofostojn, laŭ komisio de abato Rodolfo. Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciitaj kelkaj kopioj el realdimensia muldaĵo de tiuj ĉefverkoj de romanika arto.

La sceno de la Kripo sekvas tiun de la Naskiĝo La paralelogramforma bildplato alta 40 cm estas vertikale orientita, kadrita de du arkaĵoj kaj simetrie aranĝita.
Sun la arkaĵoj troviĝas du rondaj florornamaĵoj kaj meze de la sceno la kapoj de azeno kaj bovo Kuntuŝiĝas kaj rigardas malsupren. Ĉi tie la infano Jesuo, vindita kaj kun aŭreolo, kuŝas en la kripo ornamita per flora dekoracio. Ankaŭ ĉi tie, kiel en la ceteraj bildplatoj, la medio ne estas prezentita kaj la figuroj estas ankoraŭ stiligitaj.

Pliprofundigo

Ĉe origino de la abatejo estis en 752 terdonaco de la longobarda reĝo Astolfo al la bofrato Anselmo, sanktulo kaj fondinto de la abatejo. Dediĉita al Sankta Silvestro, kies relikvojn ĝi gastigas, ĝi fariĝis benediktana monaĥejo, loko de akceptado kaj pilgrimado.

Historion de la abatejo parte rakontas unu el la du cikloj de bildplatoj de la portalo. Ĉiuj bildplatoj havas formon de paralelogramoj, kvankam diversdimensiaj. La plimulto de la skulptitaj scenoj estas kadritaj de du rondarkaĵoj, estas vertikale orientitaj kaj dividiĝas en du seriojn kiuj rakontas historiojn pri la infanaĝo de Jesuo kaj pri la abatejo, kaj aparte pri la sanktaj Anselmo, Silvestro kaj Adriano.