Verko: Partenono

Arkitektura maketo

Partenono

Modello architettonico

Dimensioj
240 cm-ojn longa, 113 cm-ojn larĝa; maketo en skalo 1:33
Tekniko
kunmeto
Materialo
rezino, ligno, gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Aŭtoro
Fidia
Dato
447 - 432 antaŭ Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
14 m alta, 79 m longa, 37 m larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Ateno, Akropolo

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Partenono enfermas harmonian sintezon el utilo, solido kaj plaĉo”, Vitruvio da “De Architectura”.

La detala maketo de Partenono, longa proks. 2,5 metrojn kaj realigita el ligno, gipso kaj rezino, prezentas la templon tia, kian oni povis ĝin admiri origine, en ĝia kompleteco. Planita de Fidio kaj konsiderata “la perfekta templo”: en formo de paralelogramo, ĝi staris sur triŝtupa bazamento kaj ĝin ĉirkaŭis dorik-ordaj kolonoj, 8 ĉe la mallongaj flankoj (37 m) kaj 17 ĉe la longaj (79 m). Hejmo de la diino Atena, patronino de la urbo Ateno, ĝi staras sur la akropolo, la plej alta loko en la urbo.

La maketon, provizitan per radoj, oni povas dividi en du partojn por ebligi esploradon de la interno. La divido okazas proks. Tuj trans la mezo, inter la ĉelo (naos), t.e. la sanktejo kie staris la sankta statuo de la diino, kaj la ĉambro (opistodomo) malantaŭ la ĉelo, kie troviĝis la trezoro kaj la sankta ilaro. Du malfermaĵoj en la tegmento ebligas palpesploradon ĉu de la interna kolonaro, kiu ĉirkaŭis la ĉelon, ĉu de la rekonstruo de la statuo de la diino Atena, perdiĝinta verko de Fidio. Sur la ekstera vando de la ĉelo kontinua horizontala friso ionikstila prezentas reliefe la ĉiujaran procesion honore al la diino. La statuo en la ĉelo estas staranta, kun kasko, brustkiraso, lanco kaj ŝildo: ŝiaj tipaj atributoj.

Revenante al la ekstero de Partenono, percepteblas, sur la kolonaro, entablemento kun dorika friso, kie alternas malgrandaj paralelogramaj platoj kun altreliefoj (metopoj) kaj platoj kun tri vertikalaj kaneloj (triglifoj). Supre de la entablemento la du frontonoj estas ornamitaj per statuoj, kvankam palpe malfacile percepteblaj. La orienta flanko montras la naskiĝon de Atena el la kapo de Zeŭso; la okcidenta montras la konkuron inter Atena ka Pozidono por la estreco super Atiko.

Partenono estis komisiita de Periklo en 445 a.K. kaj realigita de arkitektoj Iktino kaj Kalikrato sub kontrolo de Fidio. La nomo Partenono devenas de “partenos”, atributo de Atena signifanta “virgulino”. En sekvaj jarcentoj oni transformis ĝin en kristanan preĝejon kaj en 1456 en moskeon, kaj, en 1687, ĝi estis parte detruita de kanonpafo de venecianoj militantaj kontraŭ la otomana imperio. Krome multaj marmoraĵoj estis forportitaj dum la unua duono de la deknaŭa jarcento de la brita ambasadoro Lordo Elgin kaj troviĝas nun ĉe British Museum.

Malgraŭ la suferitaj damaĝoj, Partenono konservis senŝanĝaj siajn fascinon kaj famon; de la akropolo ĝi plu dominas la urbon ateno, kies sendiskuta simbolo ĝi estas.