Verko: Noa aŭ la eltrovo de vino, Skulptaĵ-kaheloj el la Sonorilturo de Giotto

Skulptaĵkopio

L'ebbrezza di Noè, Skulptaĵ-kaheloj el la Sonorilturo de Giotto (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
ĉ. 44 cm-ojn, flanko
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Mezepoka kaj dekkvinajarcenta

Originala

Aŭtoro
Andrea Pisano
Dato
1337 - 1341
Periodo
Gotiko
Dimensioj
ĉ. 44 cm-ojn, flanko
Materialo
marmoro
Situo
Museo dell'Opera del Duomo, FlorencoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprietà: Archivio Museo Tattile Statale Omero.

Description

“Tiam Noa, terkultivanto, ekplantis vinberĝardenon. Trinkinte vinon, li ebriiĝis kaj ekkuŝis nekovrite en sia tendo”, La Sankta Biblio, Genezo, 9.

“Noa aŭ la invento de vino” estas la temo de la sesangula bildplato realigita inter 1337 kaj 1341 de Andrea Pisano kaj lia butiko por ornami la sonorilturon projektitan de Giotto por la katedralo de Florenco Santa Maria del Fiore.
Ĉe Muzeo Homero ni havas realdimensian kopion el alabastrogipso de la originala verko konservata en la Muzeo de la Katedralo; ĉe la sonorilturo, sur la unua ordo de la okcidenta flanko, ni admiras marmoran kopion.

La bildplato, longa ĉ. 44 cm, konsistas el malmultaj sed klaraj elementoj: grapolriĉa vinberujo kies branĉaro okupas la supran parton de la kunmetaĵo, granda vinplena barelo maldekstre kaj la ripoze kuŝanta Noa kun mano malantaŭ la kapo kaj bovlo por vino alimane. En Genezo oni ĝuste memoras Noan kiel iniciatinto de vinberkulturado kaj kiel unuan spertinton de la ebriiga efiko de vino.

Koncerne palpsenton, la simpla kaj bone difinita kunmeto de formoj igas la legadon rapida kaj komprenebla. Supre ni sentas la reliefajn vinbergrapolojn kaj la grandajn glatajm foliojn, meze la fortan elstaraĵon de la barelo kun siaj vertikalaj daŭboj, la horizontalecon de la figuro de Noa kun sia vasta faldoriĉa vestaĵo, malsupre la krudan grundon, kvazaŭ rokan pavimon.

La konstruado de la sonorilturo de Santa Maria del Fiore en Florenco, komencita de Giotto en 1334, estis granda novaĵo. Temas pri impona turo kvadratbaza samtempe eleganta kaj svelta: ĝi altas 84,70 m kaj larĝas proks. 15 m; ĝin tegas marmoroj blankaj, ruĝaj kaj verdaj kiel tiuj ornamantaj la katedralon. Arkitekturo en florencgotika stilo kun riĉa skulpta dekoracio.
La unuan ordon plibeligas 26 sesangulaj marmoraj bildplatoj skulptitaj reliefe. Bildrakonto pri la homa progreso tra artoj kaj sciencoj: ekde la unuaj aktivadoj pro naturaj bezonoj (okcidenta flanko), tra la prezento de metioj naskitaj de civiliziĝo (suda flanko), ĝis aktivadoj artaj (orienta flanko) kaj intelektaj (norda flanko).
La ciklo prezentas la temon de laboro kiel krean esprimiĝon de la libera homo Kaj spegulas ĝian kulturan kuntekston: urbon florantan ĝuste en la dekkvara jarcento danke al la urbaj aktivadoj produktaj kaj intelektaj.
La homo do realiĝas per laboro, fundamento de la florenca grandeco, sed ankaŭ de kristana konstruaĵo, kiu leviĝas direkte al la ĉielo kaj do direkte al Dio.