Verko: Mortanta sklavo

Skulptaĵkopio

Mortanta sklavo (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
229 cm-ojn alta
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Renesanca

Originala

Aŭtoro
Michelangelo Buonarroti
Dato
ĉ. 1513
Periodo
Renesanco
Dimensioj
229 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Parizo, Muzeo LuvroSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Mi nomas skulptadon tion, kion oni faras per forigo: tio, kion oni faras per aldono similas pentrarton”, Michelangelo Buonarroti, letero al Benedetto Varchi.

La skulptaĵo de la mortanta sklavo, alta proksimume 230 cm, estis realigita el marmoro en 1513 de Mikelanĝelo; la originalan verkon oni konservas ĉe Luvro en Parizo.
Muzeo Homero posedas realdimensian muldaĵon el alabastra gipso.

La “Mortanta sklavo” prezentas tutkorpe starantan nudan junulon eksterordinare belan. La korpo, polurita kaj harmonia, havas sinuan sintenon, en la momento kiam trafas ĝin la morto, kvazaŭ dum profunda dormo, finante la lukton por ekzistado. Per la dekstra mano, apogita al la torako, li provas liberigi la bruston de la ligiloj de mallibereco, dum la alia mano apogiĝas sur la supro de la kapo iom klinita dekstren. La dekstra kruro estas streĉita, la maldekstra apogiĝas inerte piedpinte: pozicio, kiu movas la pelvon maldekstren. En malsupra parto de la marmorbloko, malantaŭ la dekstra kruro, Mikelanĝelo konturas pavianon destinitan subteni la pezon de la skulptaĵo.
En tiu nuda korpo senmoveco kaj movo Kontrastas en ludo de linioj per kiu la homa formo eliĝas el la inerta marmorbloko.
La anatomiaj formoj estas plej detale skulptitaj.

La vizaĝo havas perfektajn trajtojn kadritajn de onda hararo. La okuloj estas fermitaj kaj la vizaĝo montras la momenton de forlaso de la surtera vivo.

Sur la surfaco de la skulptaĵo estas palpe percepteblaj la postsignoj de marteletoj, skrapiloj, raspiloj kaj ĉiziloj uzitaj de Mikelanĝelo, kiu ellaboris la frontan parton de la korpo, lasante male en skiza stato la tutan malantaŭon.

Ĉi tiu verko estis projektita por la funebra monumento de papo Julio II, kiu komisiis la laboron al Mikelanĝelo em 1505.
La monumento ne estis realigita laŭ la komenca plano, tiel ke Mikelanĝelo donacis la Mortantan Sklavon kaj la Ribelantan Sklavon al la florencano Roberto Strozzi pro la malavara gastigo ricevita en lia roma loĝejo dum siaj malsanoj de 1544 kaj 1546. Strozzi siavice omaĝis per ili la francan reĝon.
Ĉi tiujn Malliberulojn (alia nomo laŭ kiu estas konataj la Sklavoj skulptitaj de Buonarroti).
Oni interpretas diversmaniere: dum Vasari interpretas ilin kiel personigon de la provincoj regataj de Julio II, Condivi vidas en ili la artojn humiligitajn pro la morto de la papo.