Verko: Monaĥoj transportas la korpon de papo Adriano III al la abatejo, skulptkahelo el la portalo de la abatejo en Nonantola

Skulptaĵkopio

Transporto de la relikvoj de Silvestro al Nonantola, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola

Kopii

Dimensioj
45 cm-ojn alta, 32 cm-ojn larĝa
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Deponejo

Originala

Aŭtoro
Wiligelmo
Dato
1002 - 1032
Periodo
Romaniko
Dimensioj
45 cm-ojn alta, 32 cm-ojn larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Nonantola, el la abateja pordegoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprietà: Archivio Museo Tattile Statale Omero.

Description

“Ili estas ŝtonoj parolantaj pri viroj kaj virinoj de la popolo kaj de la nobelaro, malriĉuloj kaj riĉuloj, sanktuloj kaj pekuloj; atestaĵo pri kulturoj kaj socioj kiuj sekvis unu la alian en la diversaj historiaj epokoj; ili donas voĉon al la korprofundo de aroj de pilgrimantoj”, Erio Castellucci, Ĉefepiskopo Abato de Modena-Nonantola.

Ĉirkaŭ la jaro 1117 Wiligelmo kaj liaj lernantoj laboris ĉe la portalo de la abatejo de Nonantola, realigante la luneton kaj verŝajne la du seriojn de bildplatoj ornamantaj la pordofostojn, laŭ komisio de abato Rodolfo. Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciitaj kelkaj kopioj el realdimensia muldaĵo de tiuj ĉefverkoj de romanika arto.

Unu el tiuj estas la paralelogramforma bildplato prezentanta monaĥojn, kiuj transportas la korpon de Papo Adriano III al la abatejo, evento okazinta en 885.
La bildplato alta 44 cm estas vertikale orientita kaj la scenon kadras du rondarkaĵoj. Sur la unua plano ni trovas la korpon de la papo, sidantan kaj kovritan per drapo, sur portlito trenata de du ĉevaloj.

Kvin figuroj formas la monaĥan procesion. Unu el ili, kies busto kaj duonprofile vizaĝo nur videblas, okupas preskaŭ tute la spacon sub la dekstra arkaĵo, kaj tenas vergon, salikan branĉon kun kurba ekstremaĵo, simbolo de spirita gvidanto de la dia popolo. Meze, sub la kuniĝloko de la du arkaĵoj, monaĥa figuro kliniĝas por fermi la drapon kiu kovras la korpon. Sub la maldekstra arkaĵo, fine, premiĝas tri pliaj figuroj. La scenejo, kiun dividas en du partojn horizontale la portlito kaj vertikale la arkaĵoj, estas videble plenŝtopita, kun la pezaj personfiguroj plenigantaj la tutan disponeblan spacon.

Pliprofundigo
Ĉe origino de la abatejo estis en 752 terdonaco de la longobarda reĝo Astolfo al la bofrato Anselmo, sanktulo kaj fondinto de la abatejo. Dediĉita al Sankta Silvestro, kies relikvojn ĝi gastigas, ĝi fariĝis benediktana monaĥejo, loko de akceptado kaj pilgrimado.

Historion de la abatejo parte rakontas unu el la du cikloj de bildplatoj de la portalo. Ĉiuj bildplatoj havas formon de paralelogramoj, kvankam diversdimensiaj. La plimulto de la skulptitaj scenoj estas kadritaj de du rondarkaĵoj, estas vertikale orientitaj kaj dividiĝas en du seriojn kiuj rakontas historiojn pri la infanaĝo de Jesuo kaj pri la abatejo, kaj aparte pri la sanktaj Anselmo, Silvestro kaj Adriano.