Verko: Modelo kun ĉapelo

Originala skulptaĵo

Modelo kun ĉapelo

Originala

Aŭtoro
Silvio Mastrodascio
Dato
1998 - 2001
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
67 cm-ojn alta, 30 cm-ojn larĝa, 16 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Mastrodascio prilaboras bronzon kvazaŭ ĝi estus argilo kaj transformante metalan surfacon en cedeman materialon”, Maurizio Calvesi.

“Modelino kun ĉapelo” estas malgranda skulptaĵo alta 67 centimetrojn, kiun Silvio Mastrodacio elfandis el bronzo en 1998. La statuo prezentas knabinon, kiu montriĝas al ni en sia mallonga somera vesto kaj kun ĉapelo enmane. La pezo de la fronte staranta figuro apogiĝas sur la streĉita dekstra kruro, dum la maldekstra fleksiĝas eksteren pro la piedo kun pinto tere kaj kalkano sur la alia piedartiko. La brakoj pendas laŭ la flankoj; per la dekstra mano ŝi tenas klasikan ĉapelon kun larĝa ronda rando, per la maldekstra ŝi tenas etan kolombon. La sinteno – la fakto ke ŝi estas nudpieda, ke la kapo estas iom klinita malantaŭen kaj dekstren, ke la buŝo estas duonmalfermita, sugestas, ke la knabino estas trovarmiĝinta.

La vizaĝtrajtoj estas klaraj: la lipoj estas karnoriĉaj; la okuloj, profunde en emfazaj orbitoj, rigardas rekte antaŭ si; la hararon, densan kaj longan ĝis la ŝultroj, dividas centra dislimo. La vesto, atinganta la femurojn, havas mallongajn manikojn kaj rondan dekoltaĵon. Ĝi estas simple tajlita, sed ĝin ornamas densa florteksaĵo.

Karesante la skulptaĵon oni perceptas kontraston inter la glataj partoj de la korpo kaj la pli malregulaj surfacoj kiel la elstaraĵriĉa vesto, la pajla plektaĵo de la ĉapelo, la dikaj senordaj hartufoj.

Mastrodacio naskiĝis en Cerqueto, en la provinco Teramo, sed longe vivis kaj laboris en Toronto (Kanado). La prezento de la virina figuro ĉefrolas en lia poetiko. Liaj bildoj prezentas ofte virinojn en ĉiutagaj kutimaj gestoj, dum ili reordigas sian veston aŭ brosas sian hararon. La artisto kapablas prilabori bronzon reliefigante ankaŭ la plej etajn detalojn, kiel ĉi-kaze la florojn sur la vesto.