Verko: Mirigita

Originala skulptaĵo

Mirigita

Originala

Aŭtoro
Felice Tagliaferri
Dato
2005
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
39 cm-ojn alta, 23 cm-ojn larĝa, 26 cm-ojn profunda
Materialo
marmoro
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Estante nevidanto, mia sindevigo havas kaj ĉiam havis kiel celon la rajton de ĉiuj, ĉiu laŭ propraj ebloj, ĝui arton”, Felice Tagliaferri.

“Meravigliato” (Mirigita) estas marmora skulptaĵo alta 39 cm, kiun Tagliaferri, nevidanta skulptisto, realigis en 2007.
La statuo prezentas homan vizaĝon kun mirigita esprimo. La viro montras tonsuron, kiu formas harringon ĉirkaŭ la kapo, sed lasas tute nuda ĝian supron. La malsupran parton de la vizaĝo kovras densa barbo kiu, sub la larĝa nazo, kuniĝas kun lipharoj kovrantaj ankaŭ la supran lipon.
Male, zigomoj estas glataj, plenaj kaj rondaj.

La buŝo de la viro malfermiĝas en ekkrio de miro kaj videblas la malsupra dika lipo. Ankaŭ la okuloj, sub dikaj kaj densaj brovoj, ŝajnas malfermegitaj, sed mankas la tipaj esprimaj surfruntaj faltoj, detalo kontribuanta doni al la vizaĝo pli junan aspekton.

Palpsente, la skulptaĵo montras kontraston inter la glata marmoro de la haŭto kaj la partoj prezentantaj hararon kaj barbon, kie la apartajn tufojn difinas longaj kaj densaj strekoj igantaj marmoron pli malglata ĉe palpado.

Tagliaferri fariĝis nevidanta kiam li estis dekkvarjara kaj eniris la mondon de skulptarto danke al kurso gvidata de Nicola Zamboni. Prezento de la homa vizaĝo en diversaj situacioj konstantas en lia Arta produktado kaj karakterizas ankaŭ lian instruan agadon ĉe La Chiesa dell’arte (preĝejo de arto), lernejo de plastikaj artoj de li fondita. Konvinkiĝinte ke skulptarto povas alproksimigi vidantojn kaj nevidantojn, li instruas Kiun ajn deziras kontaktiĝi kun tiu disciplino.