Verko: Medaljono Taddei

Skulptaĵkopio

Taddei Medaljono (muldaĵo el alabastreca gipso)

Kopii

Dimensioj
110 cm-ojn laŭdiametre
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Renesanca

Originala

Aŭtoro
Michelangelo Buonarroti
Dato
1504 - 1506
Periodo
Renesanco
Dimensioj
110 cm-ojn laŭdiametre
Materialo
marmoro
Situo
Londono, Royal AcademySi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprietà: Archivio Museo Tattile Statale Omero.

Description

“Non ha l’ottimo artista alcun concetto
ch’ un marmo solo in sé non circonscriva
col suo superchio, e solo a quello arriva
la man che ubbidisce all’intelletto.”,
M. Buonarroti son. 151, vv. 1- 4.

(Ne havas la artist’ unu koncepton
Kiun marmorpec’ en si ne kovras
Per superfluo, kaj nur ĝin malkovras
La mano obeanta intelekton).

La Medaljono Taddei, verko el Karara marmoro skulptita altreliefe de Michelangelo Buonarroti inter 1504 kaj 1506, estis mendita de Taddeo Taddei por privataj devotaĵoj.

Michelangelo elektas, pliafoje, enkadrigon de la bildo en cirklan formon, al kiu li sukcesas doni movon. En la sceno estas bildigitaj Maria, Jesuo kaj la eta Sankta Johano proponanta kardelon al Jesuo. La infano Jesuo, en la unua plano, reagas al la gesto malfide: per abrupta tordiĝo dekstren li rifuĝas en la sinon de la Virgulino Maria, okupante oblikve la spacon kaj vidigante surfacon glatan kaj perfekte poluritan. La Virgulino, lokita en la dua plano, montras nete difinitajn formojn kaj ŝajne fiksrigardas la etan Sanktan Johanon, kvazaŭ riproĉante lin pro tiu gesto senkulpa, sed plena je obskuraj aŭguroj. Kardelo estas simbolo de la pasiono.
La bildo de la eta Johano estas la plej mistera. La eta korpo estas nur skize ĉirkaŭĉizita; kvankam ĝi troviĝas en la dua plano same kiel la Virgulino, ĝi ŝajnas pli malproksima de la rigardanto, kvazaŭ tiu persono devus aperi eksterfokuse.

Apartaĵo de la “ne-finita” surfaco estas, ke ĝi ŝajne liberigas nur parte la formojn malliberigitajn en la materio. Korpoj ŝajnas graviti en la spaco kaj samtempe partopreni en ĝi. Iuj kritikistoj rimarkigis paralelecon inter la ne-finitaj konturoj kaj la atmosfera pentrado de Leonardo el Vinci, aliaj male neadis tiun influon, substrekante kiel Michelangelo atingis rezultojn diametre kontraŭajn al tiuj de Leonardo.