Verko: Maro kaj destinoj

Originala skulptaĵo

Maro kaj destinoj

Originala

Aŭtoro
Paolo Annibali
Dato
2008
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
32 cm-ojn alta, 32 cm-ojn larĝa, 20 cm-ojn profunda
Materialo
terakoto
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“La multaj figuroj kiujn mi priskribas, subite animiĝas, rigardas min, demandante pri la kialo de sia ekzisto. Estas la sorto kiu volis vin tiaj, estas la horoj kiujn mi pasigis kun vi, la ĝojo kaj la penado, la kredo kaj la deziro kiujn vi donacis al mi”, Paolo Annibali.

Mare e destini (Maro kaj destinoj) estas skulptaĵo el emajlita terakoto realigita en 2008 de Paolo Annibali, ero el serio de kvar ĉiuj samformataj verkoj ekspoziciitaj ĉe Muzeo Homero.

La skulptisto utiligis terakotan blokon (altan kaj larĝan ĉ. 30 cm kaj profundan 18 cm) kaj kavigis ĝin ĉe la fronto por realigi teatran scenejon, al kiu li aldonis elstarantajn tridimensiajn elementojn.

Ĉefrolas en la sceno viro en boato skuata de furiozanta maro. La terakoton entenas ujo el griza ligno, fronte malfermita.
En la supra parto argilaj masoj disfranĝaj kaj rondecaj formas la nubojn de ŝtorma ĉielo similantajn taŭzitan arbobranĉaron. La ondoj de la ŝtorma maro, prezentitaj per serio de sinsekvaj raspaj kaneloj supre pintigitaj, plenigas la scenejon kaj suprenleviĝas renkonte al la ĉielo. Maro klare malamika, ankaŭ palpsente.
La maldekstran parton de la scenejo okupas boato; percepteblas ĝia trapezforma korpo kaj la paralelogramforma malfermita kajuto.
En ĝia malfermaĵo troviĝas viro jam malsuprenirinta tri ŝtupojn; li, vestita per ĉemizo kaj pantalono, turnas la dorson al la rigardanto.

Enigante manon en la malfermaĵon oni povas palpi la vizaĝon de la viro, malkovrante ke la skulptisto difinis liajn trajtojn, kvankam la vizaĝo ne estas videbla. Boato kaj viro estas varmaj kaj glataj ĉe palpado. Laŭkolore troviĝas kontrasto inter la bluaj tonoj uzitaj por naturaj elementoj kaj oranĝo kaj ruĝo uzitaj por la viro kaj la boato.
Ŝtormaj maro kaj ĉielo estas ofta elemento en la verkado de Annibali, sed ili neniam aperas pacaj aŭ serenigaj, sed male ŝajnas minaci la homan estaĵon kiu, antaŭ ili, montriĝas timigita kaj senhelpa.§

Argilo estas la materialo karakterizanta la stilon de la artisto, kiu kun ĝi starigas rilaton jen dialogan, jen preskaŭ konfliktan, en tio kion li difinas kiel duelon kun la materio: “Certe skulptado estas penado, materio postulas fizikan duelon por esti venkita, aŭ eble por esti de ĝi venkitaj”.