Verko: Madono kaj Infano

Originala skulptaĵo

Madono kaj Infano

Originala

Aŭtoro
Felice Tagliaferri
Dato
2004
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
60 cm-ojn alta, 20 cm-ojn larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprietà: Archivio Museo Tattile Statale Omero.

Description

“Antaŭ liaj verkoj oni ne estas teatraj spektantoj, sed oni fariĝas aktoroj.
Estas la artisto kiu volas tion, estas la artisto kiu devigas nin esti tio,
ĉar palpi kaj traesplori materion estas lia maniero vidi, vivi kaj fari arton”, Vittorio Spampinato.

Felice Tagliaferri skulptis la verkon Madonna con bambino (Madono kun infano) en 2004. Temas pri malgranda skulptaĵo, alta 60 cm, prezentanta, en la brilo de blanka marmoro, Marion kiu tenas en la brakoj la infanon Jesuon.

La Madono, staranta fronte, surhavas longan veston kaj vualon kiu kovras ŝiajn harojn ĝis sub la ŝultroj. La veston movas diagonalaj faldoj kiuj disiĝas meze kaj malsupreniras ĝisteren. El la larĝaj manikoj de la vesto eliras nur la manoj, tre grandaj kaj misproporciaj kompare kun la cetera korpo, per kiuj ŝi premas al sia brusto Jesuon.
La infano, nuda, alpremiĝas al la brusto de la patrino, kiu iom klinas la vizaĝon por lin rigardi.
La malgranda Jesuo montras al la rigardanto la dekstran profilon, dum etendas la dekstran brakon al la patrina ŝultro.
Vizaĝoj kaj korpoj de la du ĉefroluloj estas apenaŭ konturitaj, tiom ke de la vizaĝo de Mario ni nur povas percepti orbitojn kaj nazon, dum la buŝo estas nur apenaŭa maldika linio. De la kapo de Jesuo ni povas palpi nur la profilon de nazo kaj nuko. Vizaĝtrajtoj nur esencaj por reliefigi la kuniĝon de korpoj en tiu ununura marmorbloko glata kaj polurita. Verko plena de la sento de intimeco karakterizanta la rilaton patrino infano.

La temo de patrineco estis plurfoje traktita de la skulptisto ĉu per bronzo ĉu per marmoro, same kiel ofte la rilato inter Jesuo kaj Mario, kiel en la “Pietà ribaltata” (Pietà renversita).
Tagliaferri, nevidanto, aparte prizorgas la palpsentan aspekton de la verkoj. Liaj skulptaĵoj, kiel diras la artisto, naskiĝas por esti vidataj kaj palpataj. La skulptisto resumis sian poetikon en la slogano ”doni formon al revoj”, konvinkiĝinte ke skulptarto estas la artformo pleje kapabla kunigi la mondon de vidantoj kun tiu de nevidantoj.
Liaj skulptaĵoj naskiĝas nevidite, alprenas formon unue en lia menso, alportite de rememoroj kaj rakontoj, vivigite poste de liaj manoj kiuj prilaboras lignon, terakoton, marmoron, ŝto-non.

Verko aĉetita kun kontribuo de Arcus Spa.

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.