Verko: Lirludantino

Skulptaĵkopio

Lirludantino (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
72 cm alta, 40,5 cm larĝa, 10 cm profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Dato
2-a jarcento antaŭ Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
72 cm alta, 40,5 cm larĝa, 10 cm profunda
Materialo
marmoro
Situo
Istanbulo, Arkeologia MuzeoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Praktikadu, knabinoj, la belajn donacojn de la violsinaj Muzoj kaj la liron melodian kaj laŭtan”, Sapfo.

La malgranda fragmento estas skulpta reliefo 72 cm alta, bildiganta lirludantinon, konservata ĉe la Arkeologia Muzeo de Istanbulo; ĉe Muzeo Homero troviĝas kopio, el alabastra gipso, el realdimensia muldaĵo. La marmoran originalon oni povas atribui al la “nov-atika” arto,  karakteriza de la vasta regiono influata de Pergamo dum la dua duono de la II jarcento a.K.

Ĝi profile prezentas knabinon, verŝajne muzon, kiu solene paŝas ludante citron tre zorge bildigitan, ligitan al la maldekstra ŝultro per rubando.

La knabino marŝas dekstren. La dekstra brako, kiun la vestaĵo lasas nuda, estas fleksita tiel ke la mano povas pinĉi la kordojn de la muzikilo; la maldekstran kaŝas la korpo. La dekstra kruro, unu paŝon malantaŭen, havas piedon kiu tre elstaras el la ebeno kaj montras delikatan sandalon kun eta koro; dum la alia, vertikala, subtenas la pezon de la korpo.

La kapo, regulforma, estas bildigita profile. La vizaĝo ne montras trajtajn apartaĵojn. La longajn harojn kuntenas malantaŭe banta rubando. Malpeza adhera mantelo substrekas la abundajn formojn de la knabino kaj kreas kaskadon el faldoj malsupre de la liro.

Tia figurmaniero estis tiam tre ofta, komuna al multaj aliaj verkoj ĉu helenaj ĉu romiaj. Reliefaĵoj en la verko estas konsiderinde malaltaj, kaj, malgraŭ tio, eblas ĝui ĝin palpsente, atingante bonan komprenon de la figurado, danke al bona stato de la surfacoj poluritaj kaj glataj. En la originalo ĉeestis verŝajne kelkaj procesi-kunulinoj kiuj antaŭis kaj sekvis la ludantinon.