Verko: Li kaj ŝi

Originala skulptaĵo

Li kaj ŝi

Originala

Aŭtoro
Giuliano Vangi
Dato
2015
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
59 cm-ojn alta
Tekniko
fandado, patinigo
Materialo
bronzo
Ejo
Dudekajarcenta kaj nuntempa

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Nur tiel mi sentas min kvita kun mia konscienco: ke mi rakontis ion koncernantan ĉiujn homojn, kaj ne limigis min nur al miaj etaj personaj  ĝojoj aŭ doloroj”, Giuliano Vangi.

“Lui e Lei” (Li kaj ŝi) estas skulptaĵo de 2015, el bronzo kaj nikelo, kiun la artisto donacis al la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero sekve de la ekspozicio “Frammenti d’umanità. Giuliano Vangi e i giovani artisti” (Eroj el homaro. G. V. kaj junaj artistoj), okaze de la VI aranĝo de Bienalo Arteinsieme.

La skulptaĵo, alta proksimume 60 centimetrojn, prezentas viron kaj virinon starantajn, ligitajn en forta brakumo. Li, iom pli alta, premas al si la virinon per siaj grandaj manoj, metitaj respektive sur ŝiaj kolo kaj dorso. La virina vizaĝo ne videblas, kaŝita kontraŭ la ŝultro de la viro, kaj same la brakoj kunpreme kaŝitaj en tiu enkapta ĉirkaŭpreno. De la viro vidiĝas nur duono de la suferesprima vizaĝo. La kruroj de ambaŭ figuroj estas iom disigitaj kaj firmapogaj; ŝi estas senŝua, kun la kalkano de la maldekstra piedo levita. La virino, sveltkorpa, surhavas simplan trikoton kaj glatan jupon, kiu lasas malkovritaj la krurojn de la genuo ĝis la piedoj.  Ankaŭ la viro, kun densa kaj glata senorda hararo, surhavas simplajn vestaĵojn: ĉemizon kaj longan pantalonon.

La ĝenerala koloro de la bronzo varias varmnuance, sed la artisto prilaboris per nikelo la manojn de la viro kaj la krurojn de la virino por pli bone evidentigi la nudajn partojn de la korpoj. Havigi al materio diversajn nuancojn per patinigo aŭ per enmeto de malsamaj materialoj estas tipa apartaĵo de lia stilo. Surfacoj estas poluritaj, tiel igante plaĉa la palpsentan sperton.  Pere de la materialo, prilaborita kun forta plastikeco, fariĝas pli efika kaj drameca la signifo mem de la verko.

Brakumo trans amo, enhavanta ion senesperan: Ĉu retroviĝo post longa misaventuro? Ĉu lasta pasia saluto antaŭ adiaŭo? Ĉu fina elmontro de sentoj inter du amantoj antaŭ disiĝo? Temas pri novaj bildoj en la verkado de Vangi, kiu ĉiam esploris, per sia laboro,  la malfortojn de la nuntempa homo. La artisto studas la rilaton de la homo kun la medio, kun aliuloj, liajn emociojn, lian psikon. Poste li montras tiujn streĉojn per la korpoj de la skulptaĵoj, ilia dinamismo aŭ senmoveco, ilia vizaĝa mimiko aŭ ilia gestado.