Verko: La fonto

Originala skulptaĵo

La fonto

Originala

Aŭtoro
Vittorio Morelli
Dato
sen dato
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
36 cm-ojn alta, 36 cm-ojn larĝa, 3 cm-ojn profunda
Materialo
rozkolora marmoro
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Vivinta por Patrujo, por Familio, por Arto kaj por Aliuloj”. Per tiuj vortoj la Ankona skulptisto Vittorio Morelli priskribis sin en aŭtobiografio.

“La sorgente” (La fonto), verko de la Tridekaj jaroj, estas bareliefo skulptita en kvadrato el rozkolora marmoro (36 cm larĝa kaj 3 cm dika). En la kvadrato estas ĉizita rondo entenanta scenon: virina busto okupas la mezon de la ronda spaco kaj super ŝiaj ŝultroj aperas du infanoj de kiuj videblas nur vizaĝo kaj manoj. La virino, nuda, estas fronte bildigita dum ŝi elmontras la mamojn, tenante ilin per ambaŭ manoj. Longa hararo kadras ŝian vizaĝon falante sur la ŝultrojn kaj formante kadron kiu skandas la spacon de la sceno. La kapoj de la du infanoj kliniĝas al la mezo de la sceno kaj ambaŭ havas vizaĝon ridetantan kaj serenan.

La titolo “La fonto” estas signifoplena: la skulptaĵo prezentas eble patrinon kun ŝiaj du infanoj; laŭ tiu interpreto la virino simbolus vivofonton, fonton sen kiu ne plu ekzistus homaro.
La stilo de la verko montras formalajn karakterizojn tipajn de la Tridekaj jaroj, inklinaj al naturalismo kaj al florstilo. Tion oni rimarkas en la vizaĝaj esprimoj, en la hararoj, en la rideto de la infanoj, sed ankaŭ en la centra kaj simetria pozicio de la virino.

Morelli kapablis krei, per malmultaj ĉizilfrapoj, bildojn karakterizitajn de tre malalta reliefo, produktanta kvazaŭ pentraĵajn efektojn sur la surfacoj. Marmoro estis profundscie polurita, ekzemple ĉe la mildkolora virina haŭto, lasante male iujn etajn malglataĵojn en la hararaj partoj, tiel ke fariĝas unika la estetika sperto de palpsenta esplorado, ne facila ĉikaze pro eteteco de la reliefoj.