Verko: Koloniaj manekenoj

Originala skulptaĵo

Koloniaj manekenoj

Originala

Aŭtoro
Giorgio De Chirico
Dato
1969
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
47,5 cm-ojn alta, 37,7 cm-ojn larĝa, 29 cm-ojn profunda
Materialo
bronze
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Manekeno estas objekto homaspekta, sed senmova kaj senviva; manekeno estas profunde senviva, kaj tiu ĝia manko de vivo forpuŝas nin kaj igas ĝin malaminda. Ĝia aspekto homa kaj samtempe monstra nin timigas kaj kolerigas”, Giorgio De Chirico.

“Manichini Coloniali” (Koloniaj manekenoj) estas plastika traduko, el patinita bronzo, de la samnoma pentraĵo sur tolo de 1943, prezentanta duopon de manekenoj sidantaj flanko ĉe flanko sur malalta sidilo.

La vizaĝoj konsistas el glata ovala formo tute sen homaj trajtoj. La figuro dekstre apogas la maldekstran manon sur plinto en formo de dorika kolono, dum la dekstra estas polmosupren sur la femuro. Ĉe la figuro maldekstre, male, la manoj kuŝas sur la sino. Ambaŭ manekenoj havas kapon iom turnitan al la mezo de la verko, kvazaŭ ili reciproke rigardus sin.
Vestaĵoj malsimilas: longa ĝispieda tuniko por la figuro dekstre, nudpieda, dum la figuro maldekstre surhavas ŝuojn kaj pantalonon, krom vualo kovranta la nukon; ambaŭ havas sur la antaŭaĵo komplikan interplektaĵon deobjektoj, stiligitaj sed rekoneblaj, probable ĉerpitaj el la imago aŭ el la vivo de la artisto.

Per la sezono de “manekenoj” De Chirico inaŭguras unu el la periodoj plej fascinaj kaj aventurplenaj de sia tuta kariero. De tekstoj de la artisto mem ni scias, kiom la figuro de manekeno maltrankviligis kaj obsedis lin, tiom ke li ripete prezentis ĝin en multaj siaj verkoj. Li lokigas ilin unu flanke de la alia, ilin apartigas, ilin diferencigas donante al ili novajn atribĝutojn aŭ nomojn: Hektoro kaj Andromaĥo, Trobadoro, Poeto, Pentristo, Filozofo, Arkeologo. Ili povas estis senbrakaj aŭ senmanaj, aŭ havi, anstataŭ membrojn, angulilojn kaj liniilojn uzatajn kiel lambastonoj.

“La manekeno de De Chirico, pli ol efektiva persono, estas plastika komunikilo. Ĝia strukturo estas kompleksa kaj elementa. Ĝi estas maŝino sed ankaŭ supernatura estaĵo, raciigita skeleto, iaspeca matematika androgino farita el anguliloj, kun ovala kapo sen trajtoj aŭ kun projekciita profilo. Li havas ion solenan kaj malserenigan. Ŝelo de heroo antikva aŭ estonta ankoraŭ ne identigita”, prenite de Ebdomero, Giorgio De Chirico, 1957.