Verko: Katedralo San Ciriaco

Arkitektura maketo

Katedralo San Ciriaco (maketo)

Modello architettonico

Ejo
Ankono

Originala

Dato
de 1189 ĝis 1263
Periodo
Romaniko Gotiko
Dimensioj
maketo en skalo de 1 por 33; la originale estas proks. 57 m longa kaj proks. 49 m larĝa
Materialo
maketo el ligno kaj rezinoj
Situo
Ancona (Ankono), Colle Guasco

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Tra la stratoj oni ne marŝas; oni grimpas. Ili estas ŝnurŝtupetaroj kaj rigilaro, tial senutile, vi troviĝos sur la placo de San Ciriaco kvazaŭ sur la topo de la plej alta masto”, Dino Garrone, “Terra di Marche”.

La detala maketo de la Ankona katedralo, el ligno, estas sufiĉe ampleksa, kun bazo de 186×160 cm, kaj sekcita: la parto maldekstre de la enirejo prezentas la solan bazon kaj estas forigebla.
Tio ebligas al la vizitanto pli oportune esplori la detalan dekstran parton ĝis la tegmento kaj la internan flankon de la fasado. La maketo prezentas la saman blankan koloron de la originalo; nur la randoj de la sekcaĵo estas brunaj kaj la bazo estas malhelverda.

La fasado, leviĝanta sur ŝtuparo, estas detalriĉa. Ĝi dividiĝas en tri partojn, el kiuj la meza, pli alta ol la flankaj, havas dudeklivan tegmenton kaj grandan rondan fenestron (rozon) super la enirpordo.
La enirpordon ŝirmas porĉo kun dudekliva tegmento; ĝin subtenas kolonoj, el kiuj la antaŭaj staras sur la famaj kuŝantaj leonoj kun malfermitaj faŭkoj.
Sur la interna volbo de la tegmento, realigita de Giorgio di Como, percepteblas la simboloj de la kvar evangeliistoj; sekvas serio de arkaĵoj pli kaj pli malgrandaj ĝis la enira portalo.
Dua pli simpla porĉo troviĝas ĉe la dekstra flanko de la antaŭa brako. Ĉirkaŭirante la maketon, oni rimarkas ĉe la eksteraj muroj alternon de mallarĝaj unuarkaj malfermaĵoj kaj ornamaj pilastroj; supre troviĝas vicoj de pendantaj arkaĵetoj, malgrandaj blindaj, malmulte elstaraj arkaĵoj. La interno montras la dekstran parton kun la kolonaro kaj la navo, la plialtigita altaro kaj la ŝtuparoj kondukantaj al la kriptoj. Ĉe la kruciĝo de la ĉefaj brakoj leviĝas svelta kupolo rekonstruita de Margaritone d’Arezzo en 1270: ties duono estas palpe esplorebla. La preĝejo, trinava, havas formon de egalbraka kruco kaj kupolon starantan sur dekduangula tamburo. En romanika stilo kun Bizancaj influoj kaj gotikaj elementoj, la preĝejo kunigas ĉiujn transformojn de longa konstruperiodo de la jaro 1000 ĝis 1100.

La katedralo staras sur Colle Guasco, kie origine troviĝis dorika templo dediĉita al Eŭplea Venuso, protektantino de marnavigado (ties volumena maketo estas ekspoziciita). Sur ĝia fundamento estis konstruita en la sesa jarcento trinava baziliko dediĉita al Sankta Laŭrenco, kien en 1017 estis transportitaj la korpoj de sanktaj Marcellino kaj Ciriaco. Poste, ĝis la unua duono de la dektria jarcento, la preĝejo estis plivastigita aldonante la transepton kaj, unu jarcenton poste, la antikva titolo Sankta Laŭrenco estis anstataŭigita per tiu de la episkopo kaj martiro Ciriaco, patrono de la mara respubliko.