Verko: Kapo de Heraklo Farnese

Skulptaĵkopio

Kapo de Heraklo Farnese (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
64 cm-ojn alta, 48 cm-ojn larĝa, 34 cm-ojn profunda; detalo
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
gipso
Ejo
Vizaĝmimiko

Originala

Dato
4-a jarcento a.K.; Roma kopio III jarcento post Kristo
Periodo
Romia arto
Dimensioj
370 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Napolo, Nacia Arkeologia Muzeo

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Heraklo estas definitive diigita; li plenumis la entreprenoojn kiuj malfermis por li la vojon al Olimpo kaj liberigis lin de ĉia tera bezono””, J. J. Winckelmann.

La detalo de la kapo de la Heraklo Farnese pri kiu skribas Winkelmann malfermas la fakon nomitan “Mimiko de la homa vizaĝo” ĉe Muzeo Homero. La marmora originalo estas eble reverko de bronzaĵo, bedaŭrinde perdita, atribuita al Lizipo. Tiu reinterpreto, alveninta ĝis niaj tagoj, estis realigita en la tempo de imperiestro Septimius Severus (II jarcento p.K.) de la helena skulptisto Glykon.

La plena skulptaĵo figuras Heraklon starantan, apogantan sin sur sia klabo kovrita per la felo de la Nemea leono dum li tenas tri orajn pomojn. Hararo kaj barbo, densaj kaj buklaj, ornamas la maldekstren klinitan kapon; la vizaĝon karakterizas svage medita esprimo, kun malfermitaj okuloj ŝajne rigardantaj malplenon; la frunto estas iom sulkigita, la vangoj kaj lipoj dikaj. Male ol en tradiciaj prezentoj kie li estas ĉiam aganta, ĉi tie Heraklo havas sintenon pensoplenan kaj meditan, preskaŭ melankolian: tion povus klarigi la ebla (sed ne dokumentita) ĉeesto de la filo Telefo ĉe la bazo de la skulptaĵo de Lizipo.

El la figurado oni povus konkludi, ke la heroo estas ripozanta post sia dek unua entrepreno en la ĝardeno de Hesperidinoj, kiun aludas la pomoj tenataj en la dekstra mano. Ĉi tiu mita persono, simbolo de la homaj forto kaj volo, estis plurfoje figurita en la historio de arto kaj estas kutime prezentata kovrita per la felo de la Nemea leono kaj kun klabo en la mano; de tiu mita heroo Michelangelo mem realigis kolosan skulptaĵon, hodiaŭ bedaŭrinde perditan.