Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Verko: Kapo de etruska batalanto

Skulptaĵkopio

Kapo de etruska batalanto (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
42 cm-ojn alta, 30 cm-ojn larĝa, 37 cm-ojn profunda
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
gipso
Ejo
Deponejo
Vojaĝanta
Ĉi tiu verko apartenas al la vojaĝanta sekcio.

Originala

Dato
550 - 525 antaŭ Kristo
Periodo
Etruska arto
Dimensioj
42 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Florenco, Arkeologia MuzeoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Etruskoj ne estis detruitaj, sed estis senigitaj je ilia esenco; la scioj de Etruskoj fariĝis nur superstiĉoj Kaj la etruskaj princoj iĝis grasdikaj romianoj”, David Herbert Richards Lawrence en “Etruskaj lokoj”.

La Kapo de batalanto estas skulptaĵo el umbria ŝtono veninta el Orvieto, datita inter 550 kaj 525 a.K. Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciata alabastrogipsa kopio el realdimensia muldaĵo. La masiva skulptaĵo prezentas kapon de batalanto. Ĝi estis verŝajne parto, origine, de funebra cipo dediĉita al etruskodevena batalanto.

La kapon kovras batalkasko, kiu origine verŝajne surhavis kreston nun rompita. La elemento kiu sugestas ĝian kulturan devenon estas la vizaĝo: la trajtoj estas forte stiligitaj, rimarkindas la grandaj kaj elstaraj migdalformaj okuloj, la maldikaj lipoj arkigitaj en tranĉa rideto, la pintaj nazo kaj mentono. Tiuj trajtaj apartaĵoj rilatas al la figuraj modeloj tipaj de la etruska skulptarto de la fazo nomata “Arkaik-Etruska” (ĉ. de 550 ĝis 450 a.k.), kiun karakterizas la naskiĝo de granddimensiaj ŝtonaj skulptaĵoj. La skulptaĵo honorigis la animon de mortinta batalanto: la funebraj artaĵoj produktitaj de Etruskoj, speciale en tiu arkaika periodo, celis honorigon de la mortinto per ĝojaj vivobildoj ekzorcantaj mortotimon.

La materialo uzita de la skulptisto estas speco de ŝtono el Umbrio; ĝian malglatecon ĉe palpado kaŭzis meteologiaj agantoj. Etruskaj skulptistoj utiligis diversajn materialojn kiel terakoton, sabloŝtonon kaj diversajn tufospecojn, per kiuj ili konstruis ĉu la templojn ĉu la skulptaĵojn por la gabloj: poste la verkojn ili pentris per tre brilaj koloroj.