Verko: Hermeso kaj Dionizo

Skulptaĵkopio

Hermeso kaj Dionizo (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
175 cm alta, 71 cm larĝa, 43 cm profunda (detalo)
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Aŭtoro
Prassitele
Dato
350 - 330 antaŭ Kristo
Periodo
Helena arto
Dimensioj
215 cm alta
Materialo
marmoro
Situo
Olimpio, Olimpia MuzeoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Entuziasma apostolo de beleco, li, kiel neniu alia iam faris, triumfigas ĝin en ĉiu sia verko, plene, brile, senmorte”, Emanuel Löwy.

Hermeso kaj la infana Dionizo estas unu el la malmultaj verkoj originalaj, ne romiaj kopioj, skulptitaj de Praksitelo el parosa marmoro inter 340 kaj 330 a.K. La verko, retrovita en la templo de Hera en Olimpio, prezentas epizodon de la mito de Dionizo, kiu, infano, estis de Zeŭso konfidita por prizorgado al la frato Hermeso.

La korpo de Hermeso estas figurita staranta, sed en plena malstreĉiĝo, kun preskaŭ oblikva trunko. Tio kaŭzas deflankiĝon de la tuta skulpta grupo disde la gravita akso kaj transdonas fortan senton de nestabileco kaj samtempe de movo. Fizikan subtenon al la tuta verko donas tamen elementoj kiel arbotrunko kaj ero de drapiraĵo.

Hermeson, portreton pli homan ol dian, karakterizas langvora vizaĝo turnita al la frato; la muskolaro estas mola kaj neelstara, preskaŭ virineca. La dekstra brako de la dio, nun mankanta, estis origine levita kaj tenis eble vinberan grapolon. Dionizo, nun perdita, sidis sur la maldekstra antaŭbrako de Hermeso, tenante sin je lia ŝultro.

La plastika esplorado de Praksitelo markas profundan cezuron kun la antaŭa Fidia skulptarto kaj komencas novan koncepton de la rilato homo/naturo, kiu estos vaste akceptata dum la helenisma periodo. Praksitelo verkas en maltrankvila historia tempo, inter profunda krizo de la atena demokratio kaj la koŝmaro de novaj persaj invadoj: ankaŭ pro tiuj faktoj ŝanĝiĝas iom post iom la tradicia religia kredo je la olimpaj dioj, de kiuj la helena homo ne plu sin sentas spirite subtenata kiel ĉiam.

La olimpaj dioj restis ankoraŭ unu el la preferataj temoj de Praksitelo, sed en dimensio pli homa, malpli ekskluziva, kaj kun granda atento al la naturalisma elemento., Ankaŭ la klasika leĝo de alcelata ekvilibro estis rompita de Praksitelo per starigo de la homaj figuroj en nestabila ekvilibro.