Verko: Dinamica tensio

Originala skulptaĵo

Dinamica tensio

Originala

Aŭtoro
Tiziana Felicioni
Dato
1997
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
26 cm-ojn alta, 45 cm-ojn larĝa, 20,5 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo, ligno
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Estas en ŝiaj statuoj memoro kaj postsopiro pri klasikeco, tiel beleco simpla kaj praa estas emblemo de viveco kaj pureco, kvankam insidas ĝin la minaco de doloro” tiel Fondazione Ignazio Silone parolas pri Tiziana Felicioni.

“Tensione dinamica” (dinamika streĉo) estas etdimensia (45 cm-ojn alta) skulptaĵo el bronzo kaj ligno, kiun la artistino realigas en 1997.

Ĝi prezentas fadenforman bronzan virinon surhavantan nur striktan gajnkorseton; ŝi sidas sur ligna bazo kaj kliniĝas antaŭen, eble por leviĝi aŭ nur por montri sin emfaze. Brakoj kaj kruroj estas ekstreme longaj kaj maldikaj, intence misproporciaj. La brakoj estas fleksitaj ĉe la kubuto kaj la manoj apogiĝas sur la sidilo. La dekstra kruro estas fleksita ĉe la genuo kaj la piedo apogiĝas sur la ligna bazo dum la maldekstra piedo apogiĝas surtere. De la antaŭenklinita busto leviĝas la nenatura kurbo de la longa kolo.

La kapon, iom suprenlevitan, karakterizas vizaĝo ŝajne esprimanta la tutan akumulitan streĉon. Mentono antaŭenmetita, vizaĝo maldika kaj pinta kun regulaj trajtoj kaj fermita buŝo. La titolo elektita por la verko estas signifa: la korpo de la sinua virina figuro naskas dinamikan streĉon; la loko kie ĉiuj generitaj fortoj renkontiĝas estas en la hararo: la haroj formas longan spiralforman voston, kiu ŝajne akumulas la tutan energion estigatan de la senĉesaj korpopuŝoj, nuligante kaj malaperigante ilin en la malfermitan spacon.