Verko: Di-signo

Originala skulptaĵo

Di-signo

Originala

Aŭtoro
Walter Valentini
Dato
2011
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
58 cm-ojn alta, 39 cm-ojn larĝa
Materialo
terakoto
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“La mapo de via senfino / prezentas al enfermita rigardo / la xarmon de signo pura / neniun muron oni transsaltas / neniun eternon oni tuŝetas / sen semo el lumo”, Eugenio de’ Signoribus por la skulptisto Walter Valentini.

“Di-segno” estas bareliefo modlita el argilo kaj poste bakita per aparta tekniko kun apliko de ŝmiraĵo donanta al la skulptaĵo karakterizan grizecon. La verkon donacis al Muzeo Homero la aŭtoro en 2011 kune kun “Superficie”, okaze de la IV aranĝo de Bienalo Arteinsieme, kies reklamatestanto li estis.

La bareliefon, sur ortangula plato (39 oble 58 cm), ŝajne dividas en du nivelojn reliefa streko. En la supra parto troviĝas serio de samcentraj cirkloj kiuj ŝajnas disvastiĝi kiel ondoj ekde malgranda duonsfera formo aludanta al centro de propagiĝo. En la suba parto troviĝas, preskaŭ en la mezo, tre elstara triangulo, kies movon dekstren signas ripetado de latero. La maldekstra latero, male, ligiĝas al la centro de malgranda cirklo, kies formon ripetas aliaj cirkloj samgrandaj sed diverse elstaraj. Longa elipsa formo kaj duoncirkla streko intersekciĝas kun ĉiuj elementoj.

Tiu kunmeto de geometriaj eroj povus aludi al stato de “ordigita” kaoso, sed atenta observado povus pensigi, ke ni spektas bildigon de movoj de nekonataj planedoj en malfermita spaco kia estas la universo.

La artisto ĉiam proksimis al la orbito de abstraktismo per verkoj kiujn karakterizas rimarkinda sento pri geometrio kaj proporcioj. Lian esploradon influis la rusaj avangardoj, la metafizika pentrarto kaj la studoj pri harmonio de proporcioj aplikitaj de la perspektivo de la dekkvina jarcento.