Verko: De la sankta naturo la Sanktulo

Originala skulptaĵo

Della santa natura il Santo

Originala

Aŭtoro
Vittorio Morelli
Dato
1928
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
42 cm-ojn alta, 30 cm-ojn profunda
Materialo
durŝtono el Trani
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“La skulptarto de Morelli restas seninterrompe karakterizita de rafinita
kombina majstreco kaj de esprimplenaj formoj, trafaj aŭ vivecaj, lerte
prezentataj inter lumo kaj ombro, kun fajnaĵoj ne malofte pentrartecaj,
kiuj donas al ni altvalorajn verkojn kaj neforgeseblajn portretojn.”
Massimo Di Matteo, Omaggio a Vittorio Morelli

Vittorio Morelli skulptis ĉi tiun verkon el Trani-ŝtono en 1928.
La vizaĝo de Sankta Francisko ekaperas el kruda kaj malglata ŝtonbloko alta 42 cm-ojn. La vizaĝo de la Sanktulo, portretita kiel maljunulo, estas longa Kaj kavigita, kun tre elstaraj zigomoj; la okuloj, kaviĝintaj kaj sen iriso, estas tre malfermitaj kaj direktiĝas al senfino.
Ili ŝajnas direktiĝi supren, kvazaŭ responde al dia voko.
Tiu preskaŭ perforta malfermo levas la brovojn kaj pliigas la formiĝon de profundaj kaj sinuaj fruntaj faltoj; ankaŭ la haŭto flanke de la nazo kaj ĉirkaŭ la orbitoj estas tempomarkita.
La nazo estas iom tubereca, la buŝo preskaŭ nevidebla pro la lipharoj kovrantaj la supran lipon dum la barbeto kuniĝas kun la kruda ŝtono okupanta la malsupran parton de la bloko. Sur la kapo elstaras duoncirkla metala nimbo bone perceptebla ĉe palpado pro malsameco de la materialo.
La vizaĝo estas aparte intensa kaj esprimiva: la skulptisto provis igi palpebla la asketan suferadon de la Sanktulo, sed ankaŭ lian kredon, kiun evidentigas la suprendirektita rigardo.
Ĉe palpado la surfacoj aspektas malglataj, sed glatiĝas ĉe la vizaĝo, polurita ĝis brilo.

La lingvaĵo de Morelli ne ĉiam estas realisma kaj montras ligojn kun la primitivismo de Giotto kaj kun la Renesanca itala tradicio.
Ekde la Dudekaj jaroj la celebra retoriko tipa de la ŝtata arto rimarkinde influas ĝin.
La artisto estis ĉiam ekstreme ligita al Ankono, lia denaska urbo, por kiu li projektis Plurajn verkojn artajn kaj arkitekturajn, el kiuj la statuo de Pinokjo en la samnoma kvartalo.
Skulptisto, desegnisto, arkitekto, Morelli estis plurfaceta artisto, kiu neniam volis apartigi arton disde la civitana engaĝiĝo.