Verko: Dancistino

Originala skulptaĵo

Dancistino

Originala

Aŭtoro
Silvio Mastrodascio
Dato
1998 - 2001
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
68 cm-ojn alta, 20 cm-ojn larĝa, 16 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Virinoj, kies rigardoj rakontas al ni pri ilia vivo kaj malkaŝas iliajn pensojn”, Maurizio Calvesi.

“Ballerina” (Dancistino) estas originala bronza skulptaĵo 68-centimetra, kiun Mastrodascio elfandis en 1998.
En la brunaj tonoj tipaj de bronzo estas portretita juna dancistino en gracia sinteno. Ŝi surhavas gainkorseton profunde dekoltitan, longajn muskolŝtrumpojn kovrantajn la krurojn de la piedartiko ĝis la femurduono, kaj pintajn ŝuojn kun ĝismaleolaj rubandoj. Starante fronte, tute rekte, la junulino tenas la krurojn streĉitaj kaj vertikalaj.
La dekstra havas la piedon turnita eksteren; la maldekstra krucas malantaŭe la alian piedon. La brakoj teniĝas ĉebuste ĝis la kubuto, poste ŝanĝas sian direkton. La dekstra brako fleksiĝas al la kontraŭa kokso kun fingroj delikate malsuprendirektaj. La maldekstra brako fleksiĝas male al la kontraŭa ŝultro, tiel ke la fingroj tuŝetas la kolon.
La vizaĝon, iom kvadrate ovalan, kadras densa hararo aranĝita en du mallongaj plektaĵoj. La esprimo – kun okuloj bone malfermitaj kaj duonfermita buŝo – estas serioza kaj koncentrita. Ankaŭ la kapo havas teniĝon elegantan kaj rafinitan, kliniĝante iomete dekstren.

Palpe, elstaras kontrastoj pro prilaborado de la bronzo, malvarma kaj glata ĉe la korpopartoj, pli malglata kaj krespa ĉe la lanaj vestaĵoj kaj la hararo.

Silvio Mastrodascio estas skulptisto el Cerqueto (Teramo), kiu vivas kaj laboras en Kanado. Lia figura stilo fokusiĝas ĉe la prezento de virinaj figuroj fiksitaj, kvazaŭ en foto, dum la plenumo de ĉiutageca ago. Junulinoj jen melankoliaj, jen serenaj, preskaŭ ĉiam ŝajne mergitaj en propra mondo, kiuj ne serĉas kontakton kun la rigardanto. Li neniam idealigas; lian skulptarton ĉiam karakterizas iu verismo kaj naturalismo en la prezentado de la objektoj.