Premio Zamenhof – Voĉoj de Paco, sesa aranĝo

Bildo de la skulptaĵo Segni (Signoj; bronzaĵo, 1994) de Sguanci

Premio "Umberto Stoppoloni – Integriĝoj neeblaj"
Opermuzika koncerto.
Vendredon la 7an de Decembro h 21,00.
Teatro Sperimentale, Via Redipuglia, Ancona.
Eniro libera.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero ofertas plian nepreterlaseblan aranĝon.

Premio "Zamenhof – Voĉoj de Paco", al kiu ni donis nian patronecon, naskiĝis antaŭ kvin jaroj, iniciatite de la Itala Esperanto-Federacio kun la celo atentigi la amaskomunikilojn ne nur pri negativaĵoj senbare regantaj en niaj informiloj, sed ankaŭ pri superaj valoroj kiel paco, internacia solidareco, respekto al popoloj, kulturoj kaj lingvoj, valoroj inspirantaj la etikan kaj socialan engaĝiĝon de multaj viroj kaj de multaj virinoj, kiuj prezentas, se oni volas ilin malkovri, vivmodelojn proponendajn al niaj gejunuloj. La mondo ne estas tiom malbela, kiom oni volas ĝin pentri.

Premio "Umberto Stoppoloni – Integriĝoj neeblaj", naskiĝinte kaj kreskinte simbioze kun Premio Zamenhof, priatentas iujn sociajn defiojn ŝajne neeblajn kaj tamen kapablaj superi senelirajn situaciojn per la forto de amo.

Por la jaro 2007 Premion "Zamenhof" (konsistantan en la bronzaj skulptaĵoj realigitaj de Loreno Sguanci) ricevos:

  • Stefania Casini, kina kaj televida reĝisorino, pro la serio de dokumentaj filmoj "Latin-Ameriko" kaj "Stratulaj pastroj" pri la socia agado de kelkaj virinoj de Suda Ameriko kaj pri la lukto de kuraĝaj pastroj kontraŭ la prostituiĝo de junaj afrikaj enmigrintinoj.
  • Gianfranco D'Anna, Vic-estro de GR1, pro la serio de radioelsendoj "Pianeta Dimenticato" (Planedo forgesita), enketantaj pri situacioj malsimplaj kaj ŝajne tre malproksimaj, en kiuj interplektiĝas la mizeroj dissemitaj de milito kaj de malriĉeco, sed ankaŭ la mirindaj potencialoj de popoloj ĉemarĝene de la mondo.
  • Manuela Dviri, israela ĵurnalistino, pro sia pacifisma engaĝiĝo en malfacila milita medio, kie ŝi sukcesas kunlaborigi palestinanojn kaj israelanojn en komuna agado por liberigi la homon el la mizeroj de doloro kaj malamo.

Premion "Stoppoloni" ricevos por la jaro 2007 la Asocio "Revekiĝo", kiu strebas redoni vivesperan lumon al la familioj de homoj en stato de profunda komato.
Gvidos la aranĝon Francesca Alfonsi kaj Andrea Carloni.
Finos la vesperon opermuzika koncerto kunlabore kun Associazione Amici della Lirica (asocio de oper-amikoj) "Franco Corelli" kun partopreno de la sopranulino Chiara Angella kaj de la baritonulo Silvio Zanon, ĉe la piano m.o Angelo Sampaolesi.

Organizas la aranĝon:
La Itala Esperanto-Federacio kaj la Provinco Ancona kun patroneco de Regione Marche (Regiono Markio), de Comune di Ancona (Komunumo Ankono) kaj de Museo Tattile Statale Omero (Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero).