Nevidantoj kaj malfortevidantoj

educazione Persone non vedenti e ipovedenti

Muzeo Homero naskiĝis por doni al vidhandikapuloj la eblecon konatiĝi kun arto per rekta palpesploro. La pli ol 200 verkoj, skulptaĵoj kaj arkitekturaj maketoj, estas ĉiuj palpe alireblaj kun brajlaj ŝildoj kaj paneloj.

Gvidata vizito

La speciale trejnitaj gvidantoj de Muzeo Homero akompanas nevidantojn kaj malfortevidantojn en vojaĝo por malkovri skulptarton kaj arkitekturon de la klasika epoko Ĝis la nuntempo elektante la plej signifajn verkojn.
Por unuopa nevidanto oni povas aranĝi viziton laŭ ties deziro, speciale atentante preferatan periodon aŭ aŭtoron. Ni povas akcepti grupojn el maksimume 6 homoj (3 nevidantoj kaj 3 akompanantoj).

Loĝigo de unuopaj vizitantoj

Al unuopaj nevidantoj, malfortevidantoj kaj iliaj akompanantoj kiuj atingas Ankonon por viziti Muzeon Homeron, la Muzeo ofertas senpagan tranokton kun matenmanĝo ĉe Hotelo Fortuna. Tiu tristela hotelo situas ĝuste antaŭ la fervoja stacidomo, sur placo Rosselli 1, je unukilometra distanco de la Muzeo, atingebla promene aŭ per aŭtobuso ¼ (kvara haltejo, kie troviĝas stratluma transirejo). Mendojn ĉe la hotelo prizorgas rekte la Muzeo. La servo de senpaga loĝigo ne disponeblas por grupoj.

Antaŭmendoj

Vizitoj estas senpagaj. Por efektivigi aktivadon, minimume 7 tagojn antaŭ la dezirata dato, necesas antaŭmendo ĉe 335 569 69 85 (telefono kaj whataspp). Por nuligi antaŭmendon sufiĉas informo per telefono aŭ per retpoŝto ĉe prenotazioni@museoomero.it.
Se, pro neatendita malhelpo, La Muzeo ne povos realigi gvidatan viziton, la vizitonto estos ĝustatempe kontaktita por eventuala datoŝanĝo.