Palpsentaj portretoj
Ĉi tie, ĉe la Muzeo, portretoj estas skulptaĵoj.
Vi povos atente palpi vizaĝojn, okulojn, nazojn kaj buŝojn por malkovri kiaj ili estas haltante ĉe detaloj. Vi provos diveni iliajn esprimojn kaj kompreni iliajn emociojn. Vi krozos inter la plej konataj portretoj de la arthistorio ekde Homero ĝis la manekenoj de Giorgio de Chirico, ĝis vi atingos atelieron por realigi per argilo vian vizaĝon en sia plej bona esprimo.
Sen aldona kosto la argilaĵoj povas esti bakitaj kaj ricevitaj ekde la sekva semajno.
Niaj celoj:
- alproksimiĝi al arto
- eduki al ekmiro kaj al belo
- plifortigi palpsenton
- malkovri lingvaĵon kaj gramatikon de la vizaĝo
- sperti kaj ekkoni la modloteknikojn de argilo
- ebligi esprimon de emociaj statoj pere de modlado.
Palplibroj
Estis iam… muzeo kun specialaj libroj, raraj kaj originalaj, ĉiuj faritaj por ilin palpi, rigardi kaj aŭskulti.
Kaj poste? Poste vi trovos laborejon por konstrui. Kion? Vian libron!
Kaj fine? Ili vivadis kune longe kaj feliĉe!
Ni legos kaj karesos palplibrojn, kiuj rakontas pri la Muzeo,
pri ĝiaj verkoj kaj ĝiaj herooj.
Ni malkovros brajlon, kaj en la laborejo ĉiu infano realigos sian personan palplibron kiun li povos kunporti hejmen.
Niaj celoj:
- eduki al arto
- eduki al rakontado kaj aŭskultado
- plifortigi palpsenton
- kreive ellabori personajn kaj aŭtentikajn verkojn
- por esprimi impresojn kaj emociojn
- transformi bildojn kaj materialojn serĉante figurajn solvojn originalajn
Daŭro: 2 horojn
La muzeo de la mirindaĵoj
Lasu ke skulptarto mirigu vin: korpoj mirindaj kaj bizaraj, altaj, kurbaj, nudaj, vestitaj, abstraktaj kaj belformaj, kiuj lasas vin kun malfermita buŝo, poste, en la laborejo, per argilo liberiigu la artiston kiu estas en vi!
Vi realigos malgrandan skulptaĵon el argilo, kiun vi povos poste ricevi kiel terakoton.
Niaj celoj:
- alproksimiĝi al nuntempa arto
- eduki al belo kaj miro
- pliperfektigi palpan perceptadon
- sperti kaj ekkoni la teknikojn de argilmodlado
- faciligi esprimadon de emociaj statoj pere de manipulado
Daŭro: 2 horojn.