Infanaĝo

En la antaŭplano estas ses lignaj '16 bestoj' de Enzo Mari. En la fono estas miniaturo de la Gufram sofo 'Bocca'.

La proponoj dediĉitaj al infanlernejo estas du: unu dediĉita al esplorado de dezajnobjektoj kaj ties historion, la alia – al malkovro de bestoformaj skulptaĵoj kaj ties karakterizoj.
Ambaŭ proponoj enhavas laborejan parton dum kiu ellabori per argilo sian propran personan kreaĵon.
Paĝfine ĉiuj informoj pri antaŭmendoj kaj kostoj.

Malgrandaj muzeaj historioj

Fermu la okulojn, malfermu la orelojn kaj etendu la manojn.
Ĉu vi estas preta por aŭskulti historiojn, karesi specialajn librojn kaj gigantajn skulptaĵojn?
Vojaĝo por malkovri la Muzeon kaj malkaŝi etajn detalojn.
En ĉiu angulo troviĝas eta travivinda aventuro!

Niaj celoj:

  • Eduki al ekmiro
  • Disvolvi kaj plifortigi palpsenton
  • Stimuli perceptajn kaj komunikajn procesojn

Imaga bestaro

Ne, ne temas pri zooparko, sed kelkajn skulptaĵojn bestoformajn vi povas trovi ankaŭ ĉi tie!
Ili estas tie, senmovaj, kaj rigardas vin Kun malfermita buŝo kaj streĉitaj oreloj, iuj ignoras vin, aliaj vin atendas. Bestoj kiuj ŝajnas realaj, aliaj fantaziaj.
Nu, da ili estas por ĉiu! Karesu ilin, konatiĝu iomete kun ili kaj poste
Ek al la laborejo por realigi vian plej ŝatatan beston! Sufiĉas viaj manoj, iom da argilo kaj… la ludo estas farita!

Niaj celoj:

  • Alproksimigi al arto
  • Eduki al miro
  • Disvolvigi kaj plifortigi palpsenson
  • Stimuli la procezojn de perceptado kaj komunikado
  • Pliperfektigi la kunordigo okulan-manan
  • Plibonigi esprimadon de emociaj statoj pere de manipulado

Daŭro: 2 horojn.