Samtempe kun signoj!
Vidpovo kaj palpsento estas la du solaj sensoj kiuj kapablas percepti la formon de objekto. Ĉu viaj manoj vidas? Ĉu ili vidas kiel la okuloj?
Vizito okulbendite kaj atenta palpesploro de arta verko utilos al vi por respondi tiujn demandojn. Ĉiu lernanto ricevos okulbendon novan en sigelita plastsaketo.
Niaj celoj:
- Renkonti la nuntempan arton
- Submeti je komparo la sensojn palpan kaj vidan
- Trairi la vojon (sufiĉe kompleksan) tra kiu naskiĝas palpa bildo en via menso
- Malkovri kaj pripensadi la grafikan prezenton de la verko
Daŭro: 1 horon kaj 30 minutojn.
Ĉu vi konas Louis?
Granda klasikaĵo de Muzeo Homero: la historio de tiu nevidanta knabo, kiu elpensis la brajlan kodon.
Ne restu kun senlaboraj manoj! Venu kaj provu! Ankaŭ vi malkovros la sekretojn de tiu alfabeto!
Ĉiu lernanto ricevos asepsajn skribtabulon kaj punktilon.
Niaj celoj:
- renkonti arton
- submeti je komparo la sensojn palpan kaj vidan
- ekkoni kaj kompreni tiun kodon, ĝian originon kaj ĝiajn ilojn
- persone sperti kaj pripensi la gravecon de la utiligo de tiu kodo
Daŭro: 2 horoj.