Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Festa Tago ĉe Muzeo Homero kun UICI Marche

La 19an de Decembro 2009, Ankono

Muzeo Homero kaj la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj de Markio organizis tagon agad-riĉan por la pli ol 40 partoprenantoj el la tuta regiona teritorio.

Jen foto-raporto.

Vizito al Muzeo Homero: Helena salono

Esplorazione tattile del Poseidone
Esplorazione tattile dell'Auriga di Delfi

Ekspozicio Pripalpi anĝelojn – ekstercirkvitaj skulptaĵoj de Gioacchino Varlè

Esplorazione tattile della Coppia di angeli e della lampada Nuvola
Esplorazione tattile delle sculture in marmo Coppia di Evangelisiti

Renesanca salono

Esplorazione tattile della Pietà di San Pietro di Michelangelo

Nuntempa salono

Lettura della didascalia Braille della scultura Ragazza con pappagallo di Aron Demez
Esplorazione tattile della scultura Uomo che imita i cavalli di Felice Tagliaferri

Arkitektura salono

Esplorazione tattile del modello del Pantheon

Vizito al Pinacoteca Civica Podesti de Ankono kun pentraĵoj alireblaj por nevidantoj danke al projekto “mi palpas, do mi vidas”

Esplorazione tattile dei bassorilievi riproducenti dipinti
Esplorazione tattile dei bassorilievi riproducenti dipinti

Preleg-salono de Muzeo Homero

Andrea Socrati prezentas la Muzeon, la projekton “Por plursensa kaj ĉiuninkluda didaktiko de arto. Mimiko de la homa vizaĝo”, kaj la brajlan volumon “Notoj pri art-historio” de Ilario Cuoghi

Una non vedente consulta il kit
Non vedente consulta le tavole a rilievo del libro Appunti di Storia dell'Arte

Kaj fine tombolo!

Aldo Grassini e Daniela Bottegoni al tavolo della Tombola
Aldo Grassini e Daniela Bottegoni al tavolo della Tombola

Ĉe la Komunuma Pinakoteko de Ankono pentraĵoj ĝueblaj de vidhandikapitoj

Dimanĉon la 13an de Decembro 2009, je 11.
Pinacoteca Comunale “Francesco Podesti”, Ankono.

En la tago de Sankta Lucio okazos la fina ceremonio de la projekto “Mi palpas, do mi vidas” elpensita kaj organizita de la Internacia Centro de la Parolata Libro Onlus “Adriano Sernagiotto” kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj la Komunumo Ankono. La projekto, kun nacia karaktero, estas realigita danke al kontribuo de la Fondaĵo Cariverona kaj efektiviĝis en la urboj, kie la banko havas siajn sidejojn.

“Mi palpas, do mi vidas” ebligis la realigon de 23 bareliefojn, kopiojn de pentraĵoj troviĝantaj en la Urba Pinakoteko “Francesco Podesti” de Ankono, en la Urba Pinakoteko de Vicenza, en la Dioceza Muzeo de Mantuo, en la Urba Muzeo de Feltre (Belluno), en la Modern-arta Galerio de Verono.

Dimanĉon la 13an de Decembro, je la 11a horo, ĉe la Ankona Pinakoteko, (Via Pizzeccolli 17 – Palazzo Bosdari) estos unuafoje prezentataj al publiko Kvar bareliefoj pri samnombraj pentraĵoj apartenantaj al la urba kolekto: la portretoj de “Kardinalo Antonio Maria Cadolini” kaj de “Gregorio XVI” de Francesco Podesti, “La Senpeka Koncipiĝo” de Guercino, “La Krucumo” de Tiziano.
La pentraĵojn oni tradukis al bareliefoj pere de speciala komputilgrafika teknologio, ebliganta ricevi la trian dimension de la bildo. Ĉiujn verkojn akompanas grandliteraj kaj brajlaj gvidiloj, kaj enkadrigitaj kolorfotoj de la originalaj bildoj: tute ĝueblaj do de vidhandikapuloj.
La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero ricevos deponprene ĉiujn 23 bareliefojn, kiuj konsistigos kolekton ĝueblan por ĉiuj.
La ceremonion ĉeestos:
la urba estrarano pri kulturo de la Komunumo Ankono, Andrea Nobili, la Direktoro de la Internacia Centro de la Parolata Libro, magistro Gualtiero Munerol, la Prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Roberto Farroni, Arkitekto Massimo Di Matteo, la Prezidanto de la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj de la regiono Markio, Aldo Grassini.

Elŝutu la aldonaĵon: