Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Individua ekspozicio de Roberto Papini

Composizione 1

De la 14ª de Decembro 2007 ĝis la 6ª de Januaro 2008.
Palazzo del Rettorato, Piazza Roma 21, Ancona.
Kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Vendredon la 14ª de Decembro je la horo 18,00 malfermiĝas la Individua Ekspozicio de Roberto Papini ĉe “Palazzo del Rettorato” de Ankono.

La ekspozicio, organizita de la Universitata Distra Centro de Ankono (CRUA) kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero okazas kadre de la aranĝo “”Ancon’Aria”, dediĉita ĉiujare al artisto de la dora urbo.

Ĉijare la artisto estas Roberto Papini, eklektika pentristo kaj skulptisto kun longa kaj fruktodona agado.
Lia verkado, trairanta grandan parton de la dudeka jarcento, eksperimentas diversajn stilojn, restante ĉiam fidela al rekonebla kaj persona lingvaĵo, al neelĉerpita pasio por artisma objektkunmetado.

Artisto, kiel substrekas la reĝisorino de la ekspozicio Lucilla Niccolini, ekde ĉiam kolektanta la signojn de sia lingvaĵo por prezenti realon tiom organizitan, kiom samtempe nekredeble neantaŭvideblan kaj surprizan.

La tabuloj ekspoziciataj ĉe Palazzo del Rettorato ĝis la 6ª de Januaro estis elektitaj ankaŭ pro sia palpsent-rilata valoro danke al kunlaboro de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono, kiu, konsiderante la specifan materiecon de la verkoj de Papini, volis igi la ekspozicion alirebla por nevidantoj.

Verkoj, kiuj naskiĝas pro magia tuŝo, kiel substrekas Roberto Farroni, Prezidanto de Muzeo Homero: “…kie scienco, magio kaj mistero kunfandiĝas kaj kuniĝas en unusolan unuon, vefton de la homa ekzistado.
Temas pri esplorado profunda kaj dinamika, transiranta ĉiajn barilojn. ĝis atingo de sublimeco per aĵoj kaj pensoj simplaj sed ne banalaj, plenaj de magia sentemo.

La ekspozicio disponigos informajn kaj didaktikajn helpilojn por nevidantoj kaj praktikajn ag-eblecojn por familioj kaj infanoj.

Utilaj informoj


Kie: Palazzo del Rettorato, Piazza Roma 21, Ancona.
Horoj de vizitoj: ĉiutage inter la horoj 16 kaj 19,30 escepte de la 25ª de Decembro kaj de la 1ª de Januaro.
Eniro libera.
Vizitoj kaj laborejoj: zorge de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono.
Informoj kaj antaŭmendoj: Tel. 071 28 11 935; retpoŝto: info@museoomero.it .

Premio Zamenhof – Voĉoj de Paco, sesa aranĝo

Bildo de la skulptaĵo Segni (Signoj; bronzaĵo, 1994) de Sguanci

Premio “Umberto Stoppoloni – Integriĝoj neeblaj”
Opermuzika koncerto.
Vendredon la 7an de Decembro h 21,00.
Teatro Sperimentale, Via Redipuglia, Ancona.
Eniro libera.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero ofertas plian nepreterlaseblan aranĝon.

Premio “Zamenhof – Voĉoj de Paco”, al kiu ni donis nian patronecon, naskiĝis antaŭ kvin jaroj, iniciatite de la Itala Esperanto-Federacio kun la celo atentigi la amaskomunikilojn ne nur pri negativaĵoj senbare regantaj en niaj informiloj, sed ankaŭ pri superaj valoroj kiel paco, internacia solidareco, respekto al popoloj, kulturoj kaj lingvoj, valoroj inspirantaj la etikan kaj socialan engaĝiĝon de multaj viroj kaj de multaj virinoj, kiuj prezentas, se oni volas ilin malkovri, vivmodelojn proponendajn al niaj gejunuloj. La mondo ne estas tiom malbela, kiom oni volas ĝin pentri.

Premio “Umberto Stoppoloni – Integriĝoj neeblaj”, naskiĝinte kaj kreskinte simbioze kun Premio Zamenhof, priatentas iujn sociajn defiojn ŝajne neeblajn kaj tamen kapablaj superi senelirajn situaciojn per la forto de amo.

Por la jaro 2007 Premion “Zamenhof” (konsistantan en la bronzaj skulptaĵoj realigitaj de Loreno Sguanci) ricevos:

  • Stefania Casini, kina kaj televida reĝisorino, pro la serio de dokumentaj filmoj “Latin-Ameriko” kaj “Stratulaj pastroj” pri la socia agado de kelkaj virinoj de Suda Ameriko kaj pri la lukto de kuraĝaj pastroj kontraŭ la prostituiĝo de junaj afrikaj enmigrintinoj.
  • Gianfranco D’Anna, Vic-estro de GR1, pro la serio de radioelsendoj “Pianeta Dimenticato” (Planedo forgesita), enketantaj pri situacioj malsimplaj kaj ŝajne tre malproksimaj, en kiuj interplektiĝas la mizeroj dissemitaj de milito kaj de malriĉeco, sed ankaŭ la mirindaj potencialoj de popoloj ĉemarĝene de la mondo.
  • Manuela Dviri, israela ĵurnalistino, pro sia pacifisma engaĝiĝo en malfacila milita medio, kie ŝi sukcesas kunlaborigi palestinanojn kaj israelanojn en komuna agado por liberigi la homon el la mizeroj de doloro kaj malamo.

Premion “Stoppoloni” ricevos por la jaro 2007 la Asocio “Revekiĝo”, kiu strebas redoni vivesperan lumon al la familioj de homoj en stato de profunda komato.
Gvidos la aranĝon Francesca Alfonsi kaj Andrea Carloni.
Finos la vesperon opermuzika koncerto kunlabore kun Associazione Amici della Lirica (asocio de oper-amikoj) “Franco Corelli” kun partopreno de la sopranulino Chiara Angella kaj de la baritonulo Silvio Zanon, ĉe la piano m.o Angelo Sampaolesi.

Organizas la aranĝon:
La Itala Esperanto-Federacio kaj la Provinco Ancona kun patroneco de Regione Marche (Regiono Markio), de Comune di Ancona (Komunumo Ankono) kaj de Museo Tattile Statale Omero (Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero).