Konsultiĝoj kaj tiflodidaktikaj servoj

Annunciazione, Cristoforo Scacco da Verona

Muzeo Homero, elstara modelo sur la internacia scenejo de kulturaj eblecoj por nevidantoj, disponigas al institucioj kaj individuoj sian pli ol dekjaran sperton pri alirebleco de kulturaj riĉaĵoj.

Aparte, la Muzeo pretas por konsultiĝoj kaj realigas muzeajn aranĝojn kaj dumtempajn ekspoziciojn alireblajn kaj ekipitajn per helpiloj por nevidantoj kaj malfortevidantoj:

  • Brajlaj transskriboj
  • Voĉaj gvidiloj, plurrimedaj helpiloj, audiopen
  • Reliefoj realigitaj sur papero kun varmoreagaj mikrokapsuloj
  • Reliefaj tradukoj: transmeto de bildo sur modleblan materialon (argilon, lignon)
  • Laŭskalaj maketoj reliefaj aŭ tridimensiaj
  • Verkado de artaj tekstoj kritikaj kaj priskribaj helpe al la palpsenta legado de la verko
  • Realigo de kopioj de palplibroj jam faritaj de Muzeo Homero kaj konstruo de novaj prototipoj