Palpi Arton

manoj, kiuj tuŝas la verkon li kaj ŝi de Vangi

Palpsenta muzeo: jen la novaĵoj!

Muzeo Homero ne malpermesas tuŝi la artaĵoj.

“Homero” estas senbarila muzeo. “Ne tuŝu” fakte ekskludas tutan kategorion da homoj, tiujn kiuj “vidas” per manoj, nome la blinduloj, kaj ĉi tie oni redonas al ili rajton aliloke rifuzitan. Sed palpsenso apartenas al cxiuj homoj, kiuj tamen forgesis gxin pro kulturo, kiu nobligas la vidpovon kaj rifuzas palpsenson.

Sed ĉiujsensoj havas sian noblecon, ĉiuj regalas la plezuron ekkoni kaj gxui la belecon de naturo kaj de homa inteligento.

Palpesplorado igas malkovri la formojn tra nekutima vojo, eĉ kun malfermitaj okuloj; ĝi igas aprezi la nuancojn de ektusxataj surfacoj, ĝi estigas fizikan rilaton kun la ajxoj, kiujn ni amas, ĝi forigas la distancon kaj iusence unuigas subjekton kaj objekton, ĝi komprenigas la diferencon de tuŝado kaj karesado, ĝi intensigas la emociojn de intima rilato kun la aĵoj.
Tiamaniere estas forigita diskriminacio de blinduloj, kiuj nun rajtas eniri la sorĉan mondon de arta beleco. Kaj vidantoj retrovas naturan donacon jam delonge perditan.