La Vojaĝanta Sekcio

La vojaĝanta fako “Bela kaj Alirebla” de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero naskiĝas kun la subteno de Arcus por eksporti aliron palpsentan kaj plursensan al arto, por disporti la ideon de “senbarila kulturo” naci- kaj internacinivele, alproksimigante al arto nevidantojn kaj malfortevidantojn. Ĝi ankaŭ ebligas al la Muzeo diskonigi sin kaj respondi al la multaj petoj pri ekspozicioj venantaj de institucioj italaj kaj eksterlandaj.
Aranĝita en 2012 de arkitekto Massimo Di Matteo, ĝi ekspozicias 24 verkojn: 14 kopiojn de originaloj de antikva arto, 8 originalajn verkojn de arto moderna-nuntempa kaj du arkitekturajn maketojn, ĉiujn organizitajn laŭ temoj kaj interrilatoj.