Verko: Metaloj taŭzitaj

Originala skulptaĵo

Metaloj taŭzitaj

Originala

Aŭtoro
Luciano Dionisi
Dato
1996
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
85 cm-ojn alta, 170 cm-ojn larĝa,
Materialo
bronzo, ŝtalo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Arta verko, ĉu poezia, ĉu skulpta, ĉu arkitektura, naskiĝas kaj finiĝas en la homo: ĝi ne estas neado de vivo ĉar ĝi estas senviva objekto, sed havas propran vivon, kapablon rakonti homajn historion kaj agojn, kio rivelas ĝin kiel vivantan estaĵon”, Luciano Dionisi, Scultura scoperta.

La verko titolita “Metalli acciaccati” (Premtaŭzitaj metaloj) apartenas al serio de verkoj realigitaj de la artisto en 1996. Sur du nigraj ŝtalpaneloj lokitaj unu apud la alia por entuta longo de ĉ. 170 cm troviĝas du masoj el bronzo misformitaj kaj premtaŭzitaj, kvazaŭ temus pri ĉifitaj paperfolioj. Ili havas formon mallarĝan kaj longan kaj kuŝas horizontale meze de la paneloj, unu direkte al la alia. La panelojn apartigas 20-centimetra spaco, kaj tie la du masoj, elbordiĝante, alproksimiĝas sen intertuŝiĝo.
La ĉifita bronzaĵo ŝajnas pli dika kaj fortika en iuj lokoj, pli maldika kaj malpeza en aliaj, eĉ montrante ŝiraĵojntruojn. Palpsente kaj kolore forte kontrastas la glata kaj polurita nigra surfaco de la paneloj kaj la orbrunaj faldoj de la bronzaĵo.

Dionisi, en sia eseo “Scultura scoperta” memorigas, ke la unuan eblecon de rilato de la homo kun la ekstera medio donas la sensoj. Li ŝatas senti la fizikecon de aĵoj kaj materio, kun kiuj li starigas senperan kontakton, privilegian rilaton. Estiĝantan tra palpsento, necesa por plene aprezi ĉi tiun verkon.
La esplorado de la artisto progresas tra elprovado de teknikoj kaj materialoj, sed ĉefe per la plezuro de farado, manipulado, kvazaŭ ke, tra materio, la artisto strebus igi tuŝebla la kaŝitan animon de la aĵoj.