Verko: Arketipa estaĵo (Lucy)

Originala skulptaĵo

Arketipa estaĵo (Lucy)

Originala

Aŭtoro
Tiziana Felicioni
Dato
1996
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
43 cm-ojn alta, 76 cm-ojn larĝa, 40 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Vizaĝoj kaj formoj de la statuoj malhavas ĉian individuigan detalon, ne memorigas fakte iun ajn difinitan homon kaj ne portas la pezon de realismaj apartaĵoj, sed elvokas la klasikan idealon pri harmonio kaj kvieta grandeco”, Fondazione Ignazio Silone.

“Presenza archetipa” (Arketipa ĉeesto) estas bronza skulptaĵo realigita de Tiziana Felicioni en 1996  kaj donita en dumtempa fruktuzo al Muzeo Homero. Ĝi prezentas sveltan, duonkuŝantan, elegantan virinan korpon (ĝi longas 76 cm-ojn).

La virino, surhavanta nur striktan gajnkorseton, sidas kun la longaj kruroj etenditaj, busto antaŭen klinita, manoj surtere, brakoj fleksitaj malantaŭe. La maldekstra kruro, iom fleksita, apogas tere la piedon; la dekstra kruro kuŝas aparte, kun la piedplando internen. La manoj, maldikaj kaj malfermitaj, kuŝas sur la bazo tuj malantaŭ la sidkarnoj.  La torso. antaŭenklinita kaj turnita maldekstren, formas kurban linion kontrastanta kun la rompitaj kaj akraj linioj de la anguloj formataj de la fleksitaj membroj.

La kapo sekvas la turniĝon maldekstren de la busto, kvazaŭ la virino turniĝus pro iu atentigo. La ovala kapo prezentas vizaĝon kun puraj trajtoj: fermita diklipa buŝo, maldika regula nazo, arkaj maldikaj brovoj sur duonmalfermitaj okuloj. La esprimo malkaŝas ŝajne neniun senton. La haroj formas spiralforman voston, kiu ŝajnas kolekti la tutan energion produktitan de la korpo kaj ellasi ĝin, libere, en la ĉirkaŭantan spacon.

Ĉi tiu virina figuro kun longaj, sveltaj membroj, fascina korpoturniĝon kaj etdimensia kapo sur longa kolo memorigas, per la misproporcia longeco de la membroj kaj per sia virtuozeco, la manierisman arton de la malfrua Deksesa jarcento kaj speciale Giambologna en skulptarto kaj Parmigianino en pentrarto.