La memoroj de la protagonistoj

logo 25 jaroj de la Muzeo en la rememoroj de la protagonistoj

25 jaroj de la Muzeo en la rememoroj de la protagonistoj.

La 29-an de Majo 2018 la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero finis siajn unuajn 25 jarojn kun serio de festoj, inkluzive de la speciala tago de la 24-a de Majo, kiam ĝi invitis amikojn, kunlaborantojn kaj aŭtoritatulojn, kiuj en la tempo kontribuis al la konkretigo de la ideo de ĝiaj fondintoj, Aldo Grassini, nuna prezidanto de la Muzeo, kaj lia edzino Daniela Bottegoni.

1985: La ideo

Ideo naskiĝinta en 1985 kiu trovis unuan subtenon en Rosa Brunori Ciriaco, eksa estrarano de Regiono Markio por Socialaj Servoj; por ŝi la realigo de Muzeo Homero estas “konstitucia rajto”. Memorigante sian unuan renkontiĝon kun aldo Grassini, s-ino Brunori diras: “Li venis prezenti al mi tiun ideon, kiun li mem, ankoraŭ hodiaŭ, taksas freneza, tutnova. Verŝajne tiam ĝi estis vere tia.”

1993: La inaŭguro

Fabio Sturani, tiam magistratano de la Komunumo Ankono por Publikaj Laboroj, memorigis la akcelon donitan de la proksima komunuma voĉdonado al la inaŭguro de la Muzeo, rapideme okazinta la 29-an de Majo 1993 ĉe la tiama elementa lernejo Antognini.

1999: La Muzeo fariĝas ŝtata

La parlamentano Eugenio Duca detaligis la leĝofaran procedon, kiu igis ŝtata la Muzeon per la leĝo 452 de la 25-a de Novembro 1999: “3 minutojn kaj 30 sekundojn por aprobi la leĝon kiu igis ŝtata Muzeon Homeron, unuanime: rekordo por la itala Parlamento!”

Aldo Grassini kaj Daniela Bottegoni memorigis la konstantan sindediĉon kaj laboron De la karmemora Roberto Farroni, kiu direktis kaj kreskigis la Muzeon de 2002 ĝis 2011, preparante ĝian translokigon el la mezgrada lernejo Donatello al la prestiĝa sidejo de Komplekso Vanvitelli.

2012: La translokiĝo al Komplekso Vanvitelli

Mariagrazia Conti, komunuma funkciulo respondeca pri la Muzeo ĝis 2002, tiel substrekis la valoron de tiu sidejo:
“La loko kiu gastigas nin estis konstruita kiel lazareto, do por ekskluzivo.
Nun, efektive, ni vivas la plej plenan inkluzivon, kaj ŝajnas do al mi, ke ne nur oni faris paŝojn antaŭen, sed ke oni povas vivi kaj reinterpreti la spacojn en malsama maniero, de ekskluzivo al inkluzivo.”

La gravecon de la Muzeo laŭ la Itala Blindulunuiĝo klarigas Armando Giampieri, de la Direkta Komitato de la Muzeo: “Ĉi tie validas nova gvidvorto: “malpermesite ne palpi!”
Temas pri revolucio en la mondo de artaĵoj, pri kiu neniu antaŭe pensis. […]
Aldo uzis ĉiujn siajn energiojn kaj fortojn por krei en nia urbo tiun kulturan juvelon, tiun Altvaloran ujon, tiun kofron de belaĵoj, kiu ebligas al Ankono disponi tian lumon.”

Elpaŝis ankaŭ aliaj roluloj: por la Itala Blindulunuiĝo, sekcio de ankono, Andrea Cionna, prezidanto, kaj Andrea Cinti; la unuaj volontulinoj de Muzeo Homero, kiel la tiam dekkvinjara Simona Rossi; la parlamentano Carlo Ciccioli kaj la urbestrino Valeria Mancinelli, kiu malfermis la kunveno per la bondeziro: “Feliĉan naskiĝtagon, Muzeo Homero, atendante la oran geedziĝan jubileon inter la Muzeo kaj la urbo Ankono.”

Dum la kunveno oni krome legis leterojn senditajn de aliaj aŭtoritatuloj

La laŭdo de Antonio Lampis, tiama Ĝenerala, Muzeo-Direktoro de Mibact

Per ĉi tiu letero mi deziras esprimi al Vi mian vivan aprezon kaj mian personan solenan laŭdon por via realigo, en la dudek kvin jaroj pasintaj ekde la starigo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono, de kultura centro unika en la mondo, loko de integrigo kaj kundivido, igante reala, ankaŭ por homoj kun specialaj bezonoj, la eblon vivi kaj emociiĝi en muzeo.

Vi pruvis ne nur rimarkindajn profesiajn kaj organizajn kapablojn, sed ankaŭ raran sindediĉon kaj profundan devosenton, kvalitojn kiujn Vi disponigis senrezerve, trans la limoj de neceso kaj devo, por pedagogio de la kultura havaĵo, didaktiko de arto, estetiko kaj plej plena alirebleco de muzeaj kolektoj.

La ideo de palpsenta aliro al la ĉefverkoj de Muzeo “Homero” prezentas efektive ĝu-strategion nun tre ŝatatan de ĉiuspecaj vizitantoj kaj aparte de la junularo, kiu trovas en la plursensa sperto novan manieron alproksimiĝi al arto kaj kulturo.
Mi profitas la okazon por danki ĉiujn, kiuj en tiuj jaroj ebligis per sia kunlaborado kaj per siaj kvalifikitaj kaj fruktodonaj energioj la realigon de projekto tiom noviga kaj eksterordinara sur kampoj nacia kaj internacia.”

La saluto de Peter Aufreiter, la tiama Direktoro de la Muzea Centro de Markio – Mibact

Tre kara Profesoro,
vere mirigas min, ĉiufoje, la grandega laboro de vi plenumata;
atinginte do dudek jarojn de la inaŭguro de la Muzeo, mi dankas Vin pro la entuziasmo kaj energio per kiuj Vi antaŭenigas la multnombrajn iniciatojn, kiuj jam elstaras ankaŭ je internacia nivelo.

La senatanino Luciana Sbarbati, referanto de la leĝo kiu igis ŝtata Muzeon Homeron

Tre kara Aldo, dankon pro la ŝatata invito al la ceremonio pri la dudek kvin jaroj ekde la inaŭguro de la Muzeo. Dankon ĉefe al Vi kaj al tiuj, kiuj en ĝi laboris kaj je ĝi kredis. Hodiaŭ Muzeo Homero estas granda kultura rimedo ne nur por nia lando sed ankaŭ por Eŭropo. Inter la etapoj de ĝia vojo kiujn vi memorigos, estas ankaŭ mia eta paŝo, ĉiam kun via subteno kaj kun la konstanta kaj plenfida apogo de la kolego Eugenio Duca. Ni estis bela laborgrupo kaj mi tre feliĉas, ke mi estis referanto de la leĝpropono kaj ke mi proponis ĝian refinancadon.

La ceremonio finiĝis per la projekcio de kunmeta video kun salutoj de volontuloj kaj kunlaborantoj de la Muzeo.