Ekspozicio Palpi arton Vidi per manoj

De la 14ª ĝis la 21ª de Marto.
Klostro Santa Chiara, Napolo.
Salono de la Krucifikso kaj salono Maria Cristina.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, kunlabore kun UNIVOC el Napolo kaj Centro Servizi per il Volontariato el Napolo, organizas la ekspozicion Palpi arton “Vidi per manoj” en la emociigaj salonoj de Klostro Santa Chiara, ĝuste en la Napola historia centro, de la 14ª ĝis la 21ª de Marto 2008.

La ekspozicio alportas unuafoje en la Napolan medion la verkojn de la skulptisto Felice Tagliaferri kaj kelkajn el la plej elstaraj artaĵoj de Muzeo Homero, ununura palpsenta muzeo en Italio kaj elstara modelo en la internacia panoramo de la kulturaj eblecoj por nevidantoj.

Ekspozicio destinita por ĉiuj, naskiĝinta por pripalpi vizaĝojn, korpojn, gestojn, esprimojn, malkovri volumenojn kaj perspektivojn pere de siaj manoj kaj kompreni la artajn ĉefverkojn tra la kanalo de la palpsenta perceptado.

Inter la verkoj de Muzeo Homero, kiuj atingos la 14-an de Marto la mirindan salonon de la Krucifikso de Santa Chiara toviĝos la prestiĝa arkitektura maketo de la baziliko Sankta Petro kaj la muldaĵo de la “Pietà” de Michelangelo konservata endome, lokita en dialogo kun la pli sentimpresa “Pietà Rondanini”. Eblos krome ĝui per la manoj aliajn famajn korpojn kaj serion de famaj vizaĝoj, por kompreni ties emociojn pere de la palpsenta esplorado de iliaj trajtoj: de la kapo de la Davido ĝis la busto de la Laokoono.

La ekspozicio kunportas ankaŭ kvin originalajn kreaĵojn de la artisto Felice Tagliaferri, blinda skulptisto lerte utiliganta la plej diversajn materialojn: argilo, marmoro, ligno kaj ŝtono, produktante verkojn, kiuj unue naskĉas en lia menso kaj poste ricevas formon danke al profundscia uzado de la manoj gvidataj de nekredebla palpsenta talento.

En la salono Maria Cristina estos krome prezentita la videodisko “La Granda Lumo”, rakontanta pri la Muzeo, ĝia artkolekto, ĝia misio, ĝia unikeco, en versio kun komenttoj kaj priskriboj ankaŭ por nevidantoj.

Okazos vizitoj proksimume unuhoraj kun gvidado de sperta ĉiĉerono de Muzeo Homero, kiu ilustros la verkojn al la okulbenditaj vizitantoj, kij, fine de la vojaĝo, povos starigi komparon inter palpsento kaj vidpovo:
du malsamaj rimedoj por percepti arton.

Unika sperto, ki komence vekas scivolon, kaj poste mirigas kaj ĉarmas.

Prizorganto de la ekspozicio: Massimo Di Matteo.
Eniro: libera.
Periodo: de la 14ª ĝis la 21ª de Marto 2008.
Horoj de vizitoj: 9.00 -13.00 kaj 15.00 -17.00.
Kie: Monaĥejo Santa Chiara. strato Benedetto Croce, 16, Napolo.
Gvidataj vizitoj: ĉiuhore de 9.00 ĝis 12.00 kaj de 15.00 ĝis 16.00.
Estas rekomendinde antaŭmendi.
Infoline: 347.84 54 58 1.
La vizitantoj ricevos rabatkuponon por interkonsentitaj restoracioj kaj picejoj de la ĉirkaŭaĵo.
Iniciato realigita kadre de la promocia agado de CSV Napoli.