15an kaj 16an de Majo du grandaj eventoj: Nokto de Muzeoj 2010

Notte dei Musei Laboratorio Acchiappanuvole e Cena al buio 15 e 16 maggio

Nokto de Muzeoj 2010
Sabaton la 15an de Majo 2010 - Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono.

Kunlabore kun Franca Ministerio por Kulturo kaj Komunikado, Ministerio por Kulturaj Riĉaĵoj kaj Agado, Iniciato Music Day 2010 de Lions Club Colle Guasco, Ankono

Vojaĝo Anĝeloj kaj Nuboj

Horo 21,30 – 24. Antaŭsciigo estas bonvena.
6-eŭra libervola donaco al Asocio por Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero Onlus.

Vojaĝo dediĉita al beleco kaj ĉarmo de anĝeloj, malkovrenda en la duonmallumo de la salonoj.
Koro de la vizito estos la ekspozicio "Pripalpi anĝelojn - ekstercirkvitaj marmorskulptaĵoj de Gioacchino Varlè"
Kaj speciala aranĝo kun gusto de "nubo", intensgusta palpfrandaĵo, dolĉ-amara specialaĵo realigita por Muzeo Homero de kuirmajstro Elis Marchetti kaj donacita al ĉiuj partoprenantoj. Dum la vojaĝo la publikon akompanos la muziko de nova akustika instrumento nomita Hang, ludata de Federico Occhiodoro. Krome la malfortevidanta pentristo Gabriele Bartoletti, utiligante sian specialan teknikon komprenigantan bildojn ankaŭ al nevidantoj, elpaŝos senpere komencante la realigon de pentraĵo pri la temo de la vespero, kiu estos malkaŝita dimanĉon la 16an de Majo.

Internacia Tago de Muzeoj

Dimanĉon la 16an de Majo 2010 – Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono.
Kunlabore kun ICOM kaj la Kultura Fako de Regiono Markio.

Laborejo Nubokaptisto

Horo: de 17.30 ĝis 19.00. Por infanoj kaj knaboj de 6 ĝis 13-jaraĝaj.
Antaŭsciigo deviga.
6-eŭra libervola donaco al Asocio por Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero Onlus.

Infanoj kun nazo suprenturnita! Por malkovri arojn el nuboj, fajrer-serpentojn kaj flugetantajn anĝelojn.
Amuza vojaĝo tra arto, scienco kaj meteologio por koni ĉielon, nubojn kaj anĝelojn kun recitlegado de rakontoj kaj didaktika laborejo por fariĝi spertaj nubokaptistoj.
Malkaŝiĝos krome al niaj okuloj la pentraĵo pri anĝeloj komencita de la malfortevidanta pentristo Gabriele Bartoletti sabaton la 15an de Majo.

Vespermanĝo en mallumo

Horo: 19.30 – 21.30. Antaŭmendo deviga.
20-eŭra libervola donaco al Asocio por Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero Onlus.

La publiko, okulkovrite, povos gustumi la pladojn preparitajn far la kuirmajstro Elis Marchetti de" Osteria della Piazza" utiligante la produktojn de prestiĝaj lokaj agrofirmaoj kaj oleon Omero de Fattoria Petrini el Monte San Vito. La aranĝon gvidos Francesca Petrini.

Informoj

Museo Tattile Statale Omero, Via Tiziano 50 - Ancona.
Telefono: 071 28 11 935. Fakso: 071 28 18 35 8.
Retpoŝto: info@museoomero.it.

Infanoj partoprenantaj la laborejon kaj la vespermanĝon en mallumo pagas entute 20 eŭrojn.
La vojaĝo Anĝeloj kaj Nuboj kaj la laborejo estas senpagaj por handikapuloj.