Sensoj en Somero 2008

Immagine copertina depliant Plursensaj irvojoj de arto, muziko, odoroj kaj gustoj. Ĉiujn ĵaŭdojn de Julio kaj Aŭgusto – je 21,30. Ankono, Muzeo Homero, strato Tiziano 50. Revenas Sensoj en Somero, la jam tradicia kultura rendevuo, kiu sukcesis kunigi grandan publikon per siaj plursensaj irvojoj de arto, muziko, odoroj kaj gustoj. Naŭ altkvalitaj rendevuoj por substreki la eksterordinaran specifecon de nia Muzeo, laborejo de ideoj kaj kulturo sen bariloj. La sepa aranĝo naskiĝas kun la rimarkinda kontribuo de Provinco Ankono (projekto Cohabitat), krom la patroneco de Regiono Markio kaj Komunumo Ankono kaj la subteno de Banko de Markio. Ĉi-jare la atento fokusiĝas ĉe la interagado de malsamaj formoj kaj artlingvaĵoj, por rigardo pli malfermita ankaŭ al kulturoj tre malproksimaj de la nia. Substrekindas ke, en tiu kunteksto, alprenas apartan gravecon la ekspozicio de Roberto Papini, artisto esprimanta artajn atestaĵojn mirindajn kaj nekutimajn, sed laŭlingve universalajn, eblajn rimedojn al kulturaj kresko kaj integriĝo. Inspirite de la verkoj de la artisto, la publiko povos ĉiuĵaŭde sin dediĉi al propra verkado, utiligante la disponigitajn formojn kaj materialojn. La reĝisoradon de la spektakloj, kun elpaŝo de pluraj eksterlandaj artistoj, prizorgas la asocio “L’Incontro Musicale” (Deborah Vico), kaj dum la vesperoj okazos renkontiĝoj kun la asocioj de eksterlandanoj agantaj sur la teritorio de la dua urba distrikto. Tri lokoj gastigas la densan programon: la panorama teraso de Palaco Leopardi de Regiono Markio por muziko kaj dancado, la interno de Muzeo Homero kun spaco por la ekspozicio de roberto Papini kaj por iaspeca ateliero malfermita al la publiko kaj inspiriĝanta je lia verkado, la korto de la Muzeo por gustumado de trinkaĵoj, ŝorbetoj kaj glaciaĵoj. Trinkaĵojn kaj ŝorbetojn disponigas la firmo Cecconi Mario el Osimo. Glaciaĵojn pretigas la tradicia glaciaĵejo “Al Belvedere” el Agugliano, www.enocioccogelateriabrunelli.it Naŭ vesperprogramoj, ĉiujn ĵaŭdojn de Julio kaj Aŭgusto (de la 3a de Julio ĝis la 28a de Aŭgusto) je la 21,30.

Informoj

Eniro libera. La sidlokoj estas nemultaj. Ni akceptas rezervojn por homoj nevidantaj aŭ movhandikapitaj. Voku la numeron 071 28 11 93 5 aŭ skribu retmesaĝon al info@museoomero.it. Kalendaro ĴAŬDON LA 3AN DE JULIO Minha alma brasileira- Selma Hernandes Sestet Selma Hernandes, voĉo-“pandeiro” Leopoldo Calabria, gitaro Paolo Principi, klavaroj, Andrea Agostini, klarneto, Roberto Gazzani, basgitaro, Andrea Morandi, drumo kaj frapinstrumentoj. ĴAŬDON LA 10AN DE JULIO De Beethoven ĝis Beatles - Trio Lennon Luca Marziali, violono, Roberto Molinelli, vjolo, Alessandro Culiani, violonĉelo. ĴAŬDON LA 17AN DE JULIO Spektaklo de funk- kaj pop-muziko - Mo’ Better Funk Joy Salinas, voĉo Ricky Burattini, piano kaj klavaroj Giorgio Bartoloni, drumo ĴAŬDON LA 24AN DE JULIO Kanzonoj el la mondo - Popularaj melodioj el Francio, Andaluzio, Ameriko kaj Napolo Paola Matarrese, soprano, Andrea Candeli, gitaro, Michele Serafini, fluto. ĴAŬDON LA 31AN DE JULIO La vojoj de ĵazo - Armando Battiston en koncerto Piano kaj klavaroj, akordiono, buŝharmoniko, fluto, kun Andrea Zuliani, drumo kaj frapinstrumentoj. ĴAŬDON LA 7AN DE AŬGUSTO Muzikaĵoj el la Nova Mondo - Trio Uzza zà Ximena Jaime, violono, Yasue Hokimoto, piano, Jean Gambini, kontrabaso. ĴAŬDON LA 14AN DE AŬGUSTO The Sponges Lorenzo Ricci, gitaro, Francesco D’Alessio, basgitaro, Federico Occhiodorodrumo kaj percussioni. ĴAŬDON LA 21AN DE AŬGUSTO Laborejo de skuptado en mallumo Felice Tagliaferri, skulptisto, Honorgasto de la vespero la verk-kantistino, Morena Burattini. ĴAŬDON LA 28AN DE AŬGUSTO Spektaklo de argentina tango - Astor Trio Tito Ciccarese, fluto, Raffaele Bertolini, klarneto, Gianni Fassetta, akordiono, Dancistoj de argentina tango.