Ekspozicio “Permane Palpi Longobardojn”

mostra toccar con mano i longobardi 2020

Re-malfermo de la 29-a de Majo ĝis la 31-a de Aŭgusto 2020
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono.


Post la trudita fermo pro la singardotempo COVID-19, la ekspozicio estas denove malfermita por la publiko de la 29-a de Majo 2020 ĝis la 31-a de Aŭgusto 2020.

La ekspozicio "Toccar con mano i Longobardi" (Permane Palpi Longobardojn), inaŭgurita la 8-an de Februaro, estas parto de la samnoma projekto, por kiu Associazione Italia Langobardorum, prizorganta la Unesko-lokon "Longobardi in Italia. I luoghi del potere (568-774 d.C.)", estrata de Laura Castelletti, Vicurbestro de la Komunumo Brescia, ricevis aprezon de MiBACT kaj financan subtenon laŭ la leĝo 77/2006 pri la Unesko-lokoj en Italujo.

La ekspozicio, realigita kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, celas konigi eksterordinarecon kaj kompleksecon de la Unesko-loko pere de palpsenta vojo kaj de diversaj ĝu-eblecoj faciligantaj ties komprenon kaj certigante por ĉiuj plej kontentigan plursensan sperton.
Estos ekspoziciataj sep laŭskalaj tridimensiaj maketoj de la arkitekturaj monumentoj plej reprezentaj de la Longobarda Seria Unesko-loko kaj sep maketoj pri la areoj, kie la monumentoj troviĝas, por ebligi palpsentajn esploradon de ilia devena kunteksto.

Igos la aranĝon eĉ pli alirebla la sonpriskriboj aŭskulteblaj per NFc kaj QR-kodo, kaj krome katalogoj brajla kaj grandlitera.

La ekspozicio estos senpage vizitebla ĉe Muzeo Homero ĝis la 22-a de Marto 2020 kaj estos poste aranĝita en la sep urboj de la Unesko-loko.

La inaŭguron de la ekspozicio, sabaton la 8-an de Februaro je la 17-a horo, ĉeestos la prezidantino de Associazione Italia Langobardorum, Laura Castelletti, Vicurbestro de la Komunumo Brescia; funkciulo de MiBACT
kaj la prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero Aldo Grassini; administraj reprezentantoj de la Komunumoj: Cividale del Friuli, Castelseprio kaj Gornate Olona, Campello sul Clitunno, Spoleto, Monte Sant'Angelo kaj Benevento.
Associazione Italia Langobardorum starigita en 2009 de la koncernaj Komunumoj Prizorgas, sen profita celo, la Unesko-lokon kaj projektas, kunordigas kaj kontrolas agadojn por valorigo kaj antaŭenigo de la loko.
La seria loko "I Longobardi in Italia. I luoghi del potere (568-774 d.C.)", listigita inter la mondaj riĉaĵoj la 25-an de Junio 2011, inkluzivas Cividale del Friuli, Brescia, Torba-Castelseprio, Campello sul Clitunno, Spoleto, Benevento kaj Monte Sant'Angelo kaj prezentas la plej gravajn monumentajn atestojn longobardajn sur la itala teritorio, de nordo ĝis sudo de la duoninsulo, kie etendiĝis la povo de la longobardaj duklandoj.
La monumentoj de la loko, elektitaj ĉiu laŭ propra tipo, prezentas la modelojn plej signifajn aŭ plej bone konservitajn el la multaj atestaĵoj dissemitaj sur la nacia teritorio, kaj spegulas la universalecon de la longobarda kulturo en sia kulmina momento.

TOCCAR CON MANO I LONGOBARDI
Re-malfermo 29 Majo - 31 Aŭgusto
Museo Tattile Statale Omero - Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28 ANCONA
tel. 0712811935
www.museoomero.it - www.longobardinitalia.it
Social: facebook, twitter, instagram, pinterest, youtube

Senpaga eniro
Vizithoroj
De mardo ĝis sabato 17 - 20; dimanĉe kaj festotage 10 - 13 kaj 17 - 20.

Projekto zorge de | Maria Stovali, Arianna Petricone, Francesca Morandini
Kunlabore kun | Museo Tattile Statale Omero
Scienca Konsultiĝo | Aldo Grassini, Cristiana Carlini, Giorgio Flamini
Teknika Konsultiĝo | Cooperativa Opera: Monica Bernacchia, Massimiliano Trubbiani
Projektado kaj realigo de plastikaĵoj 3d | Finlogic spa, SmartLab3d
Realigo de brajla katalogo kaj palpsentaj paneloj | Stamperia Regionale Braille onlus de Catania
Projektado kaj realigo de bazmaterialoj por la aranĝo | Casa di Reclusione di Spoleto
Songvidiloj | Compagnia #SIneNOmine
Tradukoj | Jim Bishop
Teritoriaj Oficejoj | Albina Contenti, Pasquale Gatta, Sara Matilde Masseroli, Francesca Morandini, Pasquale Palmieri, Claudia Pitassi, Maria Stovali
CdA Ass.ne Italia Langobardorum | Laura Castelletti, Stafano Balloch, Maurizio Calisti, Pierpaolo D’Arienzo, Rossella Del Prete, Sara Matilde Masseroli, Ada Urbani
Dankojn al | Ente Basilica - Santuario San Michele Arcangelo, Polo Museale dell'Umbria, Soprintendenza Lombardia Occidentale, Nicola Del Barba, Deborah Muzi, Luigi Salierno - SCOOP arl, SEMA snc, Piera Tabaglio, Selene Teodori

Gazetara oficejo
Associazione Italia Langobardorum
Arianna Petricone | email longobardinitalia@gmail.com
Museo Tattile Statale Omero
Monica Bernacchia | 0712811935 - email monica.bernacchia@museoomero.it
Alessia Varricchio | 0712811935 - email alessia.varicchio@museoomero.it