Ekspozicio “Amazonio – se vi estus amazonia indiĝeno”

Ornamenti realizzati con piume di pappagallo: corone e bracciali

26a de Oktobro 2013 - 19a de Januaro 2014
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Komplekso Vanvitelli, Ankono

Ĝis la 19a de Januaro 2014 en la ejoj de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, ĉe Kompleksoe Vanvitelli en Ankono, gastas la ekspozicio "Amazonio - Se vi estus amazonia indiĝeno". Antropologia kaj plursensa ekspozicio, elpensita por mergiĝi en la ĉiutagan vivon de la popoloj de la amazonia arbaro pere de sonoj, bildoj, objektoj kaj palpsentaj impresoj.

La aranĝo, prizorgita de Leandra Gatto, utiligas originalajn materialojn el la privata kolekto de d-ro Aldo Lo Curto, kiu jam multajn jarojn laboras en Amazonio kiel volontula vojaĝanta kuracisto. En la inaŭguro, okazinta sabaton la 26an de Oktobro je 17,30, parolis la Prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Aldo Grassini, la prizorgantino de la ekspozicio, Leandra Gatto, la Prezidanto de la neprofitcela organizaĵo "Time for Peace Marche", Sandro Cittadini kaj, TTT-konference, la Direktoro de "Museu do Indio" (Rio-de-Ĵanejro - Brazilo).

La ekspozicio, ofertata de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, celas fari el la vizitanto ĉefrolulon povantan interagi rekte kun la objektoj: oni invitas tute ŝanĝi sian vidpunkton kaj observi ĉion el la flanko de indiĝeno, enirante "tiun universon, tiom riĉan kaj tiom malsimilan al la nia".

La prezento, zorge de arkitekto Massimo Di Matteo, komenciĝas per la foto-serio "Se vi estus amazonia indiĝeno" akompanata de la priskribaj tekstoj de d-ro Aldo Lo Curto. Sekvas laŭtema ekspozicio de proks. 75 etnografiaj objektoj, manlaboraĵoj kaj naturaj produktoj de la amazonia medio, ilustrantaj aspektojn kaj tipajn aktivadojn de la ĉiutaga vivo de la indiĝenoj, atentante la kulturan diversecon kiu karakterizas tiun vastan teritorion. Inter la objektoj: lignaj kaj kaŭĉukaj ludiloj prezentantajn tipajn tieajn bestojn kiel tukanojn, delfenojn, simiojn; ornamaĵoj kiel plumkronoj por infanoj kaj plenkreskuloj, kaj brakringoj lignaj kaj ostaj; armiloj kiel pafarkoj, lancoj kaj sagoj; hejmaj objektoj kiel korboj kaj bovloj; muzikiloj kiel flaĝoletoj, klakimoj kaj flutoj; "ŝamana sceptro" kaj "pluvbastono" por ceremonioj. Sekvas, sur la supra etaĝo, la foto-serio "Infanoj de Amazonio" kun la priskribaj tekstoj de d-ro Aldo Lo Curto kaj filmo pri lia agado de volontula kuracisto. Ĉiuj tekstoj estas presitaj grandlitere kaj ankaŭ brajle, kaj ĉiujn objektojn eblas tuŝi kaj provi; muziko kaj tipaj sonoj de amazoniaj popoloj riĉigas la plursensan ekskurson, ĉe kies fino estas aranĝita laborejo por praktikado de surkorpa pentrarto.

La Edukaj Servoj de Muzeo Homero, kunlabore kun la prizorgantino Leandra Gatto, ofertas animitan vojaĝon por malkovri la civilizon de indiĝenoj, sekvante ilian tutan vivon ekde la naskiĝo ĝis la matureco, tuŝante originalajn objektojn. La vojaĝo finiĝas ĉe malgranda laborejo pri surkorpaj pentraĵoj: patrinoj per peniko kaj farboj pentros la vizaĝojn de siaj infanoj, ĝuste kiel en Amazonio!

La ekspozicio, realigita kunlabore kun "Associazione "Per il Museo Tattile Statale Omero" Onlus, "Time for Peace Marche", "Soconas Incomindios (solidaarkomitato de amerikaj indiĝenoj)" "Museu do Indio - Funai (National Indian Foundation - Rio-de-Ĵaneiro, Brazilo)", celas ankaŭ stimuli la interesiĝon pri la kulturaj, sociaj kaj spiritaj aspektoj de la amazoniaj popoloj, montrante ilin sen paternalismo kaj supereca kompatemo, por kontribui al ilia protektado. La ekspozicio sugestas plurajn pripensendajn temojn pri la problemoj koncernantaj ilian vivon, sed ankaŭ nian propran ekzistadon. La vizito de la ekspozicio estas senpaga.

Kunvenoj kaj prelegoj dum la ekspozicio: 29an de Nnovembro je la 17,30: Interkultura dialogo: aspektoj, problemoj kaj konfliktoj.

Informoj

AMAZONIO - Se vi estus amazonia indiĝeno.
26 Oktobro 2013 - 19 Januaro 2014.
Privata kolekto: Aldo Lo Curto.
Prizorgantino: Leandra Gatto.
Tempo de vizitoj: Ĵaŭde / vendrede / sabate 16 - 19; dimanĉe 10 - 13 kaj 16 - 19 Matene laŭ antaŭmendo por grupoj kaj lernejoj. 1a de Novembro / 26a de Decembro / 6a de Januaro 10 -13 kaj 16 -19 Eniro: libera. Gvidataj vizitoj kaj didaktikaj laborejoj laŭ antaŭmendo: po 3 eŭroj, escepte de handikapuloj, instruistoj kaj akompanantoj.
Museo Tattile Statale Omero - Mole Vanvitelliana
banchina Giovanni da Chio, 28
60121 Ancona info@museoomero.it
Telefona paĝaro 800 20 22 20