Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Internacia Tago de Muzeoj

la sala greca con un allestimento multisensoriale

Dimanĉon la 18an de Majo

Muzeo Homero partoprenas en la Internacia Tago de Muzeoj lanĉita de ICOM (International Council of Museums) kun la temo “muzeoj kiel agantoj de sociaj ŝanĝiĝo kaj disvolviĝo”.

Muzeo Homero kontribuos, organizante interaktivan vojaĝon dediĉitan al la kvin sensoj kaj al iliaj specifaj ecoj por la ekkono de la realo.
Vidpovo, aŭdado, flarsento, gusto kaj palpsento ĉefrolos en la muzeaj spacoj, elvokataj aŭ sintrudaj laŭ la necesoj kaj depende de la artverkoj.

Sperto, celanta naski sentivecon pri homoj kun sensaj handikapoj, laŭ la celo de socia kaj kultura integriĝo, kiun la Muzeo alstrebis dum jaroj,
kaj konforme al ĝia ĉefa rolo, t.e. akceli la kulturajn kreskon kaj integriĝon de vidhandikapuloj, kaj disvastigi inter ili la konon de la realo, laŭ artikolo 2 de la leĝo n-ro 452.

La Internacia Tago de Muzeoj ĝuas la subtenonj de Réunion des Musées Nationaux (RMN) kaj de la Direction des musées de France (DMF).
Malfermo 16 – 19.30. Eniro: senpaga.

Art Days of the Blind (DUN) Arto Tagoj de Nevidantoj

Una visitatrice accarezza con la mano sinistra il volto della scultura Madonna con bambino (marmo) di Felice Tagliaferri

Moravio, Ĉeĥa Respubliko
De Majo ĝis Julio 2008

Internacia Festivalo de la Blindul-Unuiĝo de la Ĉeĥa Respubliko

“La perdo de vidpovo ne estas baro, se vi kapablas vidi tra la koro.
Ni ne estas organizaĵo decidanta kaj aganta nome de nevidantoj. Ni estas nevidantaj civitanoj decidantaj kaj agantaj por si mem.”

Ĉiujare la Blindul-Unuiĝo de la Ĉeĥa Respubliko (SONS) organizas gravan internacian festivalon en Moravio: Art Days of the Blind (DUN).
La aranĝo, atinginta sian 13an okazigon, promocias blindajn kaj malfortevidantajn artistojn el la tuta mondo. Ĉiujare unu nacio estas speciale priatentata, kaj por la jaro 2008 oni invitis Italion. La Festivalo, daŭranta de Majo ĝis Julio, travojaĝas plurajn moraviajn urbojn – Ostrava, Zlin, Vsetin, Kromeriz, Bystrice pod Hostynem, Vizovice, Kyjov, Blansko – kunportante ekspoziciojn, spektaklojn kaj multon plian.

Muzeo Homero kaj la blindaj italaj artistoj

La rekta kontaktoinstanco, elektita de la Blindul-Unuiĝo de la Ĉeĥa Respubliko laŭ indiko de gravaj italaj blindaj artistoj, estis Muzeo Homero de Ankono, la sola palpsenta muzeo en Italio, dum longaj jaroj aganta por la disvastigo de senbarila kulturo. Muzeo Homero proponis la artistojn
Felice Tagliaferri por skulptarto, *Giuseppe Noferi* por pentrarto, Armando Battiston por muziko: ĉijare do, en la Ĉeĥa Respubliko, estos ili la ĉefroluloj de la internacia festivalo Art Days of the Blind.
Tagliaferri estas prezentata en la ekspozicio per dek skulptaĵoj, el kiuj la delikata “Patrineco” el bronzo, la “Madono kun infano” el marmoro, la “Vizaĝo de Kristo” el argilo, dum de la juna florenca pentristo Giuseppe Noferi, junaĝe forpasinta, estas ekspoziciataj ĉ. 120 akvareloj, la pentrarta traduko de la koloroj de lia blindeco.

Lundon la 26an de Majo Prezento en Vsetin

La 26an de Majo la vojaĝanta Festivalo haltas en Vsetin, kie okazos la oficiala prezento kun la partopreno, laŭ invito de Sons (Blindul-Unuiĝo de la Ĉeĥa Respubliko), de delegitaro de Muzeo Homero, konsistanta el la Prezidanto Roberto Farroni kaj gesinjoroj Grassini. Partoprenos ankaŭ la artisto Tagliaferri kaj la patrino kaj la frato de la pentristo Noferi.
saman vesperon okazos la unua koncerto de Armando Battiston, eksterordinara ĵaz-muzikisto, jam invitita de Muzeo Homero ĉe “Sensi d’Estate” en pasinta Aŭgusto. Battiston turneos poste tra Moravio por entute ses koncertoj.
 

Platea alla presentazione del Festival a Ostrawa con Massimiliano Trubbiani del Museo Omero in prima fila e  dipinti di Giuseppe Noferi sullo sfondo
Otrawa in Moravia (Repubblica Ceca) panoramica sui palazzi colorati

Parizo – Ankono: Sensacia nokto ĉe Muzeo Homero

Primo piano della nike di Samotracia

Nokto de Muzeoj! Sabaton la 17an de Majo.

Kvara rendevuo en la tuta Eŭropo kun la “Nokto de Muzeoj”!
Elpensita en la jaro 2005 de la franca Ministerio pri Kulturo kaj Komunikado, la “Nokto de Muzeoj” estas okazaĵo libera kaj amikema, celanta allogi novan publikon al malkovro de la urboj kaj de ties kulturaj ofertoj.

Por familioj kaj infanoj, de 0- ĝis 99-jaraj, por uloj scivolaj kaj entreprenemaj, por amikaj grupoj kaj por interesiĝantoj pri arto la “Nokto de Muzeoj” estas unika okazo por vizito de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero sen la limigoj de l’ tempo.

Interne de la Muzeo estos aranĝita hejma medio, kie ĉiu vizitanto povos sperti kaj travivi familiecan lokon, sub la kondiĉo rezigni pri la utiligo de vidpovo.
Travivaĵo por ŝanĝi nian vidpunkton, por traesplori kaj elprovi ĉiujn niajn sentojn kaj ties gravecon en nia ĉiutaga vivo.

En la salonoj de la Muzeo la vizitantojn ĉirkaŭos kuriozaj
sens-atmosferoj, kiuj ebligos al ili tutecan ĝuadon de arto.
La infanoj, prizorgataj de deĵorantino, povos ekfrandi bongustan fabelon kun ridet-aromo, kaj eblos por ili libere umadi per farboj kaj diversaj materialoj.

La vesperprogramo komenciĝas je la 19.30 per la Ĝoja Horo ĉe l’ Muzeo!
Momento de malstreĉiĝo kie vi neniam ĝin imagus. Loko, kie renkontiĝi kun amikoj kaj konatoj, inter trinkaĵoj kaj tiklaĵoj, de salono al salono, por diskuti kaj renkontiĝi kun novaj sensospertoj, ne preterlasante amuziĝon.
Ekde 22.00 Postvespermanĝo ĉe la Muzeo: por daŭrigi kune la vesperon kun “gaja trinkado” (danke al la firmao Mariano Cecconi) kaj tradicia glaciaĵo de Restoracio Al Belvedere de Agugliano.

Fermo je la unua horo. Enirprezo: libervola donaco.
Antaŭmendo konsilata.

Por pliaj informoj eblas kontakti nin ĉe la Ŝtata Palpsenta Muzweo Homero, telefonnumero 071 2811935 aŭ retpoŝte ĉe la adreso info@museoomero.it.