Parizo – Ankono: Sensacia nokto ĉe Muzeo Homero

Primo piano della nike di Samotracia

Nokto de Muzeoj! Sabaton la 17an de Majo.

Kvara rendevuo en la tuta Eŭropo kun la "Nokto de Muzeoj"! Elpensita en la jaro 2005 de la franca Ministerio pri Kulturo kaj Komunikado, la "Nokto de Muzeoj" estas okazaĵo libera kaj amikema, celanta allogi novan publikon al malkovro de la urboj kaj de ties kulturaj ofertoj. Por familioj kaj infanoj, de 0- ĝis 99-jaraj, por uloj scivolaj kaj entreprenemaj, por amikaj grupoj kaj por interesiĝantoj pri arto la "Nokto de Muzeoj" estas unika okazo por vizito de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero sen la limigoj de l’ tempo. Interne de la Muzeo estos aranĝita hejma medio, kie ĉiu vizitanto povos sperti kaj travivi familiecan lokon, sub la kondiĉo rezigni pri la utiligo de vidpovo. Travivaĵo por ŝanĝi nian vidpunkton, por traesplori kaj elprovi ĉiujn niajn sentojn kaj ties gravecon en nia ĉiutaga vivo. En la salonoj de la Muzeo la vizitantojn ĉirkaŭos kuriozaj sens-atmosferoj, kiuj ebligos al ili tutecan ĝuadon de arto. La infanoj, prizorgataj de deĵorantino, povos ekfrandi bongustan fabelon kun ridet-aromo, kaj eblos por ili libere umadi per farboj kaj diversaj materialoj. La vesperprogramo komenciĝas je la 19.30 per la Ĝoja Horo ĉe l’ Muzeo! Momento de malstreĉiĝo kie vi neniam ĝin imagus. Loko, kie renkontiĝi kun amikoj kaj konatoj, inter trinkaĵoj kaj tiklaĵoj, de salono al salono, por diskuti kaj renkontiĝi kun novaj sensospertoj, ne preterlasante amuziĝon. Ekde 22.00 Postvespermanĝo ĉe la Muzeo: por daŭrigi kune la vesperon kun "gaja trinkado" (danke al la firmao Mariano Cecconi) kaj tradicia glaciaĵo de Restoracio Al Belvedere de Agugliano. Fermo je la unua horo. Enirprezo: libervola donaco. Antaŭmendo konsilata. Por pliaj informoj eblas kontakti nin ĉe la Ŝtata Palpsenta Muzweo Homero, telefonnumero 071 2811935 aŭ retpoŝte ĉe la adreso info@museoomero.it.